demandi

*demand/i (tr)

[ LINGVOSCIENCO] Peti pri sciigo, informo: demandi iun pri io; kial vi min demandas pri bona? (N); mi vin demandos k vi sciigu al mi! (X); mi, kiun vi prenis, ne demandinte miajn sentojn (Z); Vojski per orelo teron demandas (G); 'ĉu vi scias la muzikon?' demandis la mastrino pole (Z); li demandis ŝin, kion ŝi faras tute sola (Z); ne demandu scienculon, demandu spertulon (Z); (abs) kiu demandas, tiu ne eraras (Z).
RIM. En kelkaj okazoj 'demandi' havas ĉe Z. nuancon tre proksiman al tiu de peti: demandi konsilon de iu, ies permeson ktp. Tio estas nepre evitinda.
  • sin demandi
    Meti demandon antaŭ si k pripensi ĝin, dubante pri la ĝusta respondo: mi demandas min, kiel tio fariĝis ebla; ni ne demandas nin, kian praktikan signifon ili havas (Z); ofte oni demandadis sin, ĉu 'igi' signifas [...] (Z).
  • demando
    Ago demandi, k sekve:
    1. Speco de frazo, en kiu gramatika rimedo indikas, ke oni petas pri respondo: fari (Z), meti (Z), direkti (Z) demandon (al iu); ĉi tiu demando estis farita per tono ĝentila (Z); ŝi ne scias, kion respondi al la demando (Z); kia demando, tia respondo (Z);demando ne kostas, demando ne devigas (Z); ĝi havas ankoraŭ signon de demando (Z) (estas ankoraŭ nedecidita); [LINGVOSCIENCO] demando rekta, nerekta. [VIDU] demandosigno.
    1. Problemo postulanta solvon; afero dependanta de iaj kondiĉoj: la demando Orienta, Afrika; tio estas malfacila demando; la demando pri internacia lingvo (Z); demando pri vivo aŭ morto (Z); estas nur demando pri tempo, pri mono; tio ĉi estas ne demando de permeso aŭ malpermeso (Z); solvi (Z), decidi (Z) demandon.
    1. Pridiskutota temo; afero, pri kiu oni voĉdonu: la demando estas pri..., estas mono; veni al la demando!; tio ne estas la demando!; tio ĉi estas ekster la demando; levi demandon (Z); la demando restis malfermita; meti la demandon pri konfido (demandi, ĉu la Parlamento ankoraŭ plu apogas la politikon de la registaro).
  • *demanda
    Esprimanta nescion pri io k deziron esti informita: demanda tono, rigardo, gesto; [LINGVOSCIENCO] demanda pronomo, adjektivo, adverbo (ekz. kiu, kia, kie); demanda propozicio.
  • demandado
    Ago de iu, kiu longe aŭ ripete demandas.
  • demandaro
    Serio da demandoj, ordinare skribitaj: lerneja, konkursa, dogana, polica demandaro.
    formularo.
  • demandema
    Scivolema; ema ĉiam meti demandojn.
  • eldemandi
    Provi ricevi respondojn pri io: vi faros prudente, se vi bone eldemandos pri konduto lia (Z).
  • pridemandi
    Per demandoj, peni malkovri, kion iu scias pri io: pridemandi lernanton, kulpigiton; turmente pridemandi (Z) (torturi).
  • pridemandado
    Aro da demandoj, faritaj ekz. de polica enketisto: la pridemandado estis monotona (SE).

    Iel rilatitaj:

    LINGVOSCIENCO aprobx dirx donx dubx enketx esencx informx jes kia kial kiel kies kio kiu konsentx ludx ordonx parolx petx postulx preĝx problemx reklamx respondx rifuzx scix servx serĉx solvx surdx verx ĉu ĝentilx