*

  1. [lingvoscienco] Emfazo de silabo, morfemo, vorto, vortgrupo aŭ frazo per pliigo de la sonforto aŭ modifo de la alteco aŭ longeco; ĝia celo estas distingo de la koncerna unuo disde aliaj samnivelaj unuoj: en E. la vortakcento estas ĉiam sur la antaŭlasta silabo (Z); akcenta, senakcenta silabo.
    tono, enklizo, proklizo, oksitona, proparoksitona, paroksitona.
  1. [muziko] La relativa forto (emfazo) de difinita pulso aŭ tono.
  1. (f) Klara k forta prononco de ĉiuj silaboj de vorto aŭ vortgrupo, por reliefigi ties signifon: diri kun akcento (Z); ili akcente citis vian nomon (
    marteli, insisti).
akcenti (tr)
Intensigi la prononcon de silabo, de vorto: mi forte akcentas la 'tre' por ke li min komprenu (Z); jen estas la kaŭzo kial la silaboj akcentitaj ofte restadis senŝanĝaj (Z); la unua pulso de mezuro (k de tono sur tiu pulso) estas nature akcentita; (f) mi kompreneble forte akcentos, ke tio estas mia afero pure privata (Z). [VIDU] akĉento.

Iel rilatitaj:

parolx ritmx voĉx