silenti

*silent/i (ntr)

  1. Ne eligi sonon de parolo, krio, ĝemo ks: sciu elokventi, sciu ankaŭ silenti (Z); silentu donante, parolu ricevante (Z); ĉiuj silentis, aŭskultonte la rakonton de Eneo (B); (f) se silentas draŝejo, malpacas loĝejo (Z); dum la tuta striko la fabrikoj silentis.
  1. Ne paroli pri io, ne diskuti, ne pritrakti: kiu pri ŝtelo silentas, tiu ŝtelon konsentas (Z); tial mi decidis silenti kaj mi simple skribis al vi (Z); vi ne sciigos eĉ unu vorton kaj pri la plej interesa parto mi silentos (Z); se iu provos ataki persone vin aŭ lin, mi kompreneble ne silentos (Z); mastro elbabilis, gastoj ne silentos (Z).
  1. (f) Sin ne montri; ne plu efiki; ĉesi: kie regas forto, tie rajto silentas (Z); kontraŭ nehavo eĉ juĝo silentas (Z); niaj personaj gustoj devas absolute silenti (Z); silentas nun ĉiu disput' religia (Z).
  • silento
    1. Stato de iu, kiu sin detenas de parolo, rido, bruo ks: silenton mi petas!; per mono eĉ silento fariĝas elokvento (Z); subita silento en la konversacio; post mallonga silento (li daŭrigas) (Z).
    1. Stato de io, kie ne estas bruo: regis dezerteca silento (Z); absoluta silento regis super la akva abismo (Z); sankta silento etendiĝis ĉirkaŭe (Z); paca silento, ke ne blovas eĉ vento (Z); tomba silento (B).
    1. Tiu fakto, ke ne estas priparolate pri io: la silento de la Sanktaj Skriboj pri tiu punkto estas miriga; silento estas konsento (Z); parolo estas arĝento, oron similas silento (Z); gardi la silenton pri malagrabla afero; rompi la silenton (malkaŝi ion ĝis nun ne konfesitan).
    1. [MUZIKO] Signo, indikanta la interrompon de sono.
  • silenta
    1. Faranta nek parolon, nek bruon: la knabo demandite restis silenta; knaboj estu silentaj!; ne timu hundon bojantan, timu hundon silentan (Z); ju cerbo pli prudenta, des lango pli silenta (Z); (f) akvo silenta subfosas la bordon (Z).
    1. Ne akompanata de parolo: silenta interkonsento (Z), plendo (B); silentaj larmoj (Z); mi sentas jam silentan la riproĉon (Z); silenta litero (skribita, sed ne prononcata); silenta filmo.
  • *silente
    1. En senbrua maniero: silente! ne movi la buŝon! ne ekpepi! (Z); fariĝis, estis tre silente (Z).
    1. Senparole: ofte oni silente eldiras dankon kaj benon sur iun, kiu faris ion belan kaj bonan (Z); kvazaŭ silente komisiita, mi vokas al ĉiuj (Z); estus bone, ke ni silente pretiĝu (Z).
      implicite.
  • silentado
    Sintenado de iu, kiu daŭre silentas: la sola batalilo kontraŭ tiuj ĉi malamikoj estas absoluta silentado (Z); konkludi el mia silentado, ke [...] (Z).
  • silentema
    Kutimanta silenti: pri sia persono li estas ĉiam silentema (Z); ŝi estis malbela, silentema kaj kompatinda (Z); Vilhelmo la Silentema.
  • silentigi
    1. Fari, ke iu silentu; devigi iun silenti: por silentigi ĉiujn niajn kontraŭulojn (Z); min silentigas via nuda glavo (Z); tio ĉi povus helpi al la silentigo de niaj malhelpantoj (Z).
    1. Fari, ke io silentu, ĉesu: kiom ajn ni ŝanĝados, ni la kritikadon ne silentigos (Z); oni povus diri, ke ŝi silentigis en si ĉiun penson (Z).
      cenzuri.
  • silentigilo
    Dampilo 3.
  • silentiĝi
    Iĝi silenta: en tiu momento unu el la maŝinoj silentiĝis (Z).
  • forsilenti (tr)
    Kaŝi informon, okazaĵon k.a. , prisilentante ĝin.
  • prisilenti (tr)
    Ne paroli pri io, kion oni povus diri, konfesi: prisilenti sian amon; estas tro facile ĉiam prisilenti la kontraŭdirojn.
  • duonsilento
    [MUZIKO] Interrompo egala al la daŭro de duonnoto.
  • kvaronsilento
    [MUZIKO] Interrompo egala al la daŭro de kvaronnoto.
  • plensilento
    [MUZIKO] Interrompo egala al la daŭro de plena noto.


    Afazio. Afonio. Antaŭ la lango, laboru la cerbo. Aranĝi kontraŭ iu aŭ io la konspiron de silento. Bridi sian buŝon. Ĉi tio restu inter ni. Devigi iun silenti. Dronigi ion en silenton. Eĉ se paroli pri tio. Fermu vian klapon. Fiŝe silenti. Gardu vian langon. Havi nenion alian por diri, ol ke. Ju pli oni babilas des pli oni malutilas. Ĵuru, ke neniam vi parolos eĉ per unu vorto pri tio. Kateni sian langon. Kiu retenas siajn vortojn estas saĝa. Mi trovas superflua (superflue) paroli pri tio. Mortsilentigi ion. Ne diri eĉ unu vorton. Ne diskriu tion sur la stratoj. Ne valoras, ne estas inde paroli pri tio. Obstini en silento. Paroli estas arĝento, silenti estas oro. Plej ofte silento estas konfeso. Pli bone silenti ol diri stultaĵojn. Pri nenio oni povas ĵuri. Pri tio oni povus multon diri. Redukti iun al silento. Rompi la silenton. Sanĝu la diskon, ĝi tedas. Senti la bezonon silenti. Silenti, gardi la silenton pri malagrabla afero. Strikta silento. Suspektinda silento. Teni sian langon en la buŝo. Turnu la paĝon. Vorto dirita neniam revenas.
    paroli.

    Iel rilatitaj:

    aferx aŭdx babilx buŝx dirx konfesx konsentx langx parolx plenx saĝx stultx teatrx vortx voĉx ĉit! ĝenx