stimuli

stimul/i (tr) (2)

  1. Plivigligi ies aktivecon, fervoron; instigi al pli energia ago: la promeso de kroma salajro stimulis la elfosantojn.
    instigi, sproni.
  1. [BIOLOGIO] Plivigligi la funkciadon de organo: stimuli la cerbon, hepaton; (analoge) stimuli la apetiton, la digeston. [VIDU] eksciti.
  1. [BIOLOGIO] Provi eksciti ĉelon aŭ organon (precipe nervan aŭ muskolan).
  • stimul (ad)o
    Ag(ad)o de io, kio stimulas:
    1. Tio, kio kreskigas ies aktivecon aŭ energion: sub la stimulo de la malsato, de la danĝero; ideo, kiu estas la tuta stimulo de ilia laborado (Z);
    1. [MEDICINO] ĉio, kio estigas funkcian reagon en la organismo;
    1. [BIOLOGIO] Ekscito rezultas el stimulo.
  • stimulaĵo, stimulanto
    [BIOLOGIO] Aganto, kiu estigas eksciton: elektra, mekanika, kemia stimulanto; ĝojo, drinko estas stimulantoj.
  • stimulilo
    Aparato por stimuli 3: [MEDICINO] kora stimulilo (elektra aparato enigita en la organismon, kiu helpas al nesufiĉa nerva stimulado por la funkciado de la koro).
  • stimulino
    [BIOLOGIO] [KEMIO] Organisma substanco (precipe pp hormono), kiu stimulas la agadon de organo, ekz. glando.
  • gonadostimulino
    [BIOLOGIO] (kn) Hipofiza hormono, kiu stimulas la gonadojn: luteostimulino kaj foliklostimulino estas la precipaj gonadostimulinoj.

    stimulx


    Iel rilatitaj:

    abelx astenix fajrx kafx manĝx parolx