komuniki

*komunik/i (tr)

  1. (iu) Fari ion komuna inter si kaj alia homo, konigante ĝin al li aŭ ŝi; konigi, sciigi: komuniki al iu novaĵon, siajn projektojn, ideon; komuniki al kunlaboranto dokumentojn.
  1. (io) Transmeti, transdoni, transigi: la piŝto komunikas sian movon al la rado; la brulrestaĵoj komunikis la fajron al la planko; la infektitaj vestoj komunikis la malsanon al la mizerulo; ili komunikis al ni sian gajecon.
    infekti, inokuli.
  • komunika
    Rilata al komunikado: komunika vojo, linio.
  • komuniko
    Ago komuniki kaj ties rezulto: komuniko de iu al iu pri io; komuniko de sciigo, de movo; interrompi, tranĉi telefonan komunikon.
  • komunikado
    Ago de persono aŭ aĵo, kiu komunikadas.
  • komunikaĵo
    Io komunikita: ricevi, transdoni, publikigi komunikaĵon pri io.
  • komunikebla
    Tia, ke oni povas ĝin komuniki: komunikebla timo, malsano.
  • komunikejo
    Trairejo, per kiu komunikiĝas du lokoj.
  • komunikema
    Inklina al komunikado.
  • komunikiĝi
    1. (io) Iĝi komunikata: tiu sciigo rapide komunikiĝis.
    1. (iu) Iĝi komunikanta kun iu; interrilati kun iu per ideoj, profitoj, interesoj ks: komunikiĝi inter si (Z); komunikiĝi kun malĉastulinoj (X), kun ribeluloj (Z); doni al ili la eblon libere komunikiĝi sur neŭtrala fundamento (Z); en Egiptujo mi (cikonio) komunikiĝadis kun la homoj tute familiare (Z); homoj povus komunikiĝadi inter si pace (Z); la advokato povu ĉiam komunikiĝadi kun la akuzito.
    1. Interrilati per senbara trairejo: malgrandaj ĉambretoj kaj pasoj, kiuj komunikiĝas inter si (Z).
  • komunikiĝo
    Interrilato: esti en komunikiĝo kun io, iu (Z); organizi komunikiĝon inter la armeo kaj la sieĝita urbo; la fortiĝintaj komunikiĝoj inter la homoj (Z); la spirita komunikiĝo inter la nacioj (Z); inter Nov-Jorko kaj Germanujo estas komercaj komunikiĝoj (Z); ministro pri komunikiĝoj.
    trafiko.
  • komunikilo
    Rimedo por komuniki aŭ komunikiĝi: la telefono, radio kaj kino estas pli efikaj komunikiloj ol la gazetaro; la komunikiloj en Parizo estas tre oportunaj. [VIDU] arterio, ponto, vojo.
  • ekkomunikiĝi
    Estigi komunikon kun: vi devos unue ekkomunikiĝi kun nia agento.
  • interkomuniki (ntr) (Z)
    Esti en reciproka komunikado: ni interkomunikas kun Nov-Jorko.
  • interkomunika
    (pp du objektoj) Tiaj, ke ili interkomunikiĝas: interkomunikaj ujoj; (analoge) interkomunika tubo.
  • interkomunikigi
    Fari, ke du aŭ pluraj personoj aŭ objektoj komunikigu: interkomunikigi du personojn, ĉambrojn, riveron kun lago.
    konekti, kontaktigi.
  • interkomunikiĝi
    Esti en stato de reciproka komunikiĝo: tiuj du kvartaloj interkomunikiĝas nur per la ponto; interkomunikiĝa skriba lingvo (Z).
  • senkomunikiĝa
    Tute izolita: senkomunikiĝa lando (Z).
  • multkomunikila
    Uzanta kaj kombinanta diversajn komunikajn rimedojn: en la nova multkomunikila medio teksto nur ĝenus (M).
  • radiokomunikado
    Speco de telekomunika servo, efektivigata senfadene per ektromagnetaj ondoj.
  • telekomuniki
    [TELEKOMUNIKOJ] Sendi 6.
  • telekomunika
    Rilata al telekomunikado: telekomunika inĝeniero, reto, satelito, scienco, servo, sistemo, tekniko, turo; telekomunikaj aferoj.
  • telekomuniko
    Telekomunikita mesaĝo.
  • telekomunikado
    Sendo de informoj per telegrafiaj, telefoniaj, radiotelefoniaj aŭ televidaj signaloj.
  • telekomunikejo
    Telekomunika oficejo.
  • telekomunikiĝo
    Komunikiĝo, plenumata per telekomunikilo.
  • telekomunikilo
    Telekomunika rimedo.
  • amaskomunikiloj
    Iloj de disvastigado de informoj en grupo, popolo aŭ mondo: radiodissendo, televido, gazetaro, libroeldono, reklamado ktp.
    mediato.

    komuniki


    infekti. inokuli. interrilati. konigi. Mi tratranĉas la konekton, la telefonan komunikon. sciigi. signalo : interkonsentita signo por komuniki (de malproksime). transdoni. transigi: la pisto komunikas sian movon al la rado; la brulrestajoj. transmeti. Tute izolita: senkomunikiga lando.
    anonci. averti. diri. informi. paroli.

    Bildvortaro

    328 : Ciferecaj kaj presaj amaskomunikiloj aŭ mediatoj I (dezajnado)


    328-01 -13 : laborejo kun ciferecaj kaj presaj komunikiloj en la kampo de dezajnado
    328-01 : rulila tirkestaro
    328-02 : agendo (ringolibro)
    328-03 : platskanilo
    328-04 : aspektoŝablonoj
    328-05 : dosierujo por mendoj kaj klientaj projekt-preskriboj
    328-06 : ekran-transŝaltilo inter PowerMac® kaj persona komputilo
    328-07 : paĝaranĝa ekrano (ĉefvidigilo)
    328-08 : dua ekrano kun komandopaletroj
    328-09 : kontora turnoseĝo kun apogbrakoj
    328-10 : kolortabulo kun presfarboj
    328-11 : PowerMac®, persona komputilo
    328-12 : KD-DVD-registrilo
    328-13 : Vindoza persona komputilo por kontrolado en plurkomunikila produktado
    328-14 : grafika interfaco de teksto- kaj paĝaranĝilo
    328-15 : ilarpaletro kun prilaboraj elementoj
    328-16 : menuo por elekto de paĝoŝablonoj
    328-17 : plurobla elekto kun langetoj por alineformatoj kaj tiparfasonoj
    328-18 : agordmenuo por bildo-, grafikaĵ- kaj tekst-areaj mezuroj
    328-19 : kolormenuo kun kolorpaletro
    328-20 : paletro kun komandoj por orientado kaj aranĝo de tekstoj kaj grafikaĵoj
    328-21 : paĝaranĝa helpolinio
    328-22 : grafikaĵo
    328-23 : tekstareo
    328-24 : interfaco de retpaĝredaktilo
    328-25 : paĝoredaktilo
    328-26 : menuo por elekto de paĝelementoj
    328-27 : plurobla menuo por ligado kaj dezajnado de retpaĝoj
    328-28 : KSF-redaktilo (KSF kaskadaj stilfolioj) por aspektoŝablonoj de retpaĝoj
    328-29 : hejmpaĝo, startpaĝo de retejo
    328-30 : paĝokapo
    328-31 : reklamrubando
    328-32 : tekstoelementoj
    328-33 : naviga breto kun ligiloj al aliaj paĝoj de la sama retejo
    328-34 : kodredaktilo por kodado en la hiperteksta markolingvo HTML
    328-35 : difinado de preskoloroj
    328-36 : kolortrua masko
    328-37 : kolorŝablonaro
    328-38 : kolorprovaĵo de paĝaranĝo
    328-39 : tipometro por difini presan litergrandecon

    329 : Ciferecaj kaj presaj amaskomunikiloj aŭ mediatoj II (tekniko de komunikiloj)


    329-01 -40 : agadoj ĉe uzado de ciferecaj kaj presaj komunikiloj en la kampo de manipulado de komunikiloj
    329-01 : ciferecigo de bildoj kaj diapozitivoj per rotacia skanilo
    329-02 : priluma cilindro
    329-03 : spegulo
    329-04 : lenso
    329-05 : skanotaĵo
    329-06 : kolorfiltriloj
    329-07 : fotomultiplikaj tuboj (FMT) por ruĝo, verdo kaj bluo
    329-08 : lumfonto
    329-09 : analoga-al-cifereca konvertilo (A/C-konvertilo)
    329-10 : pretigo de presŝablonoj
    329-11 : PowerMac®, persona komputilo
    329-12 : ekrano aŭ vidigilo
    329-13 : aspektoŝablono
    329-14 : kolorkontrola eltiraĵo
    329-15 : kolorbendo por sinkovraj koloroj
    329-16 : surskriboj
    329-17 : koloragordaj markoj
    329-17 : prismo
    329-18 : bazkolora bendo
    329-19 : tranĉmarko
    329-20 : nuancobendo
    329-21 : bildprilabora testostelo
    329-22 : grafikaĵo
    329-23 : eksponilo kun interna tamburo, lasera eksponilo por presplakoj kaj presfilmoj
    329-24 : lasero
    329-25 : filmo
    329-26 : lenso
    329-28 : motoro
    329-29 : aparatujo
    329-30 : kontroo de presfilmo sur tralumiga tablo
    329-31 : tralumiga tablo
    329-32 : retuŝkrajono
    329-33 : presfilmo
    329-34 : lupeo
    329-35 : fadennombrilo por kontrolo de bildkvalito
    329-36 : rastrumer-nombra ŝablono
    329-37 : liniilo
    329-38 : optika finkontrolo de presfilmo
    329-39 : tagluma lampo por kontroli la kolorkontrolan eltiraĵon
    329-40 : mediatistino dum laboro

    Iel rilatitaj:

    anoncx avertx aŭtismx depeŝx dirx informx interfonx irx konfidencx parolx