deklami

deklam/i (tr) (1)

  1. Voĉ· legi aŭ parkere reciti kun artisme taŭga tono: mi aŭdis, kiel vi unu fojon deklamis parolon (Z) (pri la mortigo de Priamo); mia poezio ne havas la celon esti deklamata en la Kongreso (Z); tre bone deklamite: kun sento, kun estetika tono! (Z).
  1. Paroli per pasie emfaza tono: ni trenas veturilon kiel bovoj k ĉe tio ni multe deklamas pri sendependeco! (Z); (H. , deklamante) Laberdano! Laberdano! (Z).
  • deklamo
    Ago deklami k ties rezulto: la deklamoj de la poetoj ne ĉiam estas fidindaj.
  • deklamado
    1. Ago de iu, kiu longe aŭ ofte deklamas: instruisto pri deklamado.
    1. Tro pasie emfaza parolmaniero: mi rimarkas, ke mi enfalis en deklamadon! (Z).
  • ekspondeklami (ntr)
    Reklame paroladi ĉe foiro, bazaro ks.
    deklamx

    deklamx


    Iel rilatitaj:

    emfazx legx parolx recitx teatrx voĉx