kurso

kurs/o (1)

  1. Serio de lecionoj, konsistiganta regulan instruon pri scienco, arto aŭ metio: kurso de la itala lingvo (B); fari, gvidi, viziti kurson de E.; la unua kurso de lia ŝipservado finiĝis (Z); koresponda, vespera kurso; kurso por progresantoj; multaj membroj studas samtempe la specialan kurson de seminario (Z); studento povas lerni la kurson de latina kaj greka lingvoj (Z).
  1. Vojlinio, uzata aŭ intencata, por regule kunigi du punktojn: la poŝtaĵoj estas specigitaj laŭ la germanaj kursoj (Z); la kursoj, kiuj iras al Bremen (Z); la oficistoj devas scii al kiu poŝta kurso ĝi (letero) apartenas (Z); la kurso de aŭtobuso, de kurier-aviadilo, de ŝiplinio; la ŝipo tenis sian kurson norden.
    cirkvito, itinero.
  1. = kurzo.
  • kursi
    Iri laŭ kurso.
  • kursadi (ntr)
    1. Iradi laŭ kurso 2: kiam en Anglujo jam dum tutaj tri jaroj la lokomotivoj kursadis (Z) [...] ; tiu trajno kursadas nur sabate.
    1. (pp mono) Cirkuli.
  • kursano
    Vizitanto de kurso 1.
  • elkursigi
    1. Fari, ke ŝipo, aviadilo ks delasu provizore sian kurson.
    1. Decidi, ke difinita monero ne plu cirkulos kun sia valoro leĝa.
  • enkursigi
    1. Fari, ke poŝtaĵoj sekvu difinitan kurson 2.
    1. Cirkuligi novan moneron kun leĝa valoro.
  • rekursi
    1. Reiri laŭ la antaŭa kurso 2.
    1. = rikuri.
  • rekurso = rikuro.

    kurso


    Gvidi, fari korespondan, vesperan, perfektigan fakultativan kurson. konkursvoranto. kursano. La kurso de aŭtobuso (vojlinio). La kurso de kurieraviadilo. La ŝipo tenis sian kurson norden. ne ĉeesti kurson. Tiu trajno kursadas nur sabate.
    ekzerci. konferenco. leciono. lekcio. prelego. seminario. tasko.
    aŭtobuso. avio. fervojo. lerni. libro. paroli. pedagogio. ŝipo. trafiko. vojaĝi.

    Iel rilatitaj:

    avix aŭtobusx fakx fervojx konkursx korespondx lecionx legx lernx librx movadx parolx pedagogix prelegx taskx trafikx trajnx vojaĝx vojx Ĉex ĉex ŝipx