dikti

*dikt/i (tr)

  1. Elparoli vortojn al persono, kiu ilin skribas: dikti versojn; dikti al sekretariino sian tutan korespondaĵon; skribi sub ies diktado (Z).
    suflori.
  1. Ordone altrudi: ili pretendis dikti leĝojn al la tuta E-istaro (Z); neniu havas la rajton dikti al vi siajn postulojn (Z); tiel la trusto povas dikti siajn prezojn al la etkomerco.
    preskribi.
  1. Montri kiel bonan k necesan: agu ĉiam tiel, kiel diktas al vi via konscienco (Z); ĉiu sin direktas, kiel la kap' al li diktas (Z); la esencon (de tiu Forto) mi havas la rajton klarigi al mi tiel, kiel diktas al mi mia saĝo k koro (Z); reguloj k limoj diktitaj de la cirkonstancoj.
  • diktaĵo
    1. Tasko diktita: la lernanto faris dek erarojn en la diktaĵo (B); la diktaĵon ŝi stenografis.
    1. [POLITIKO] Traktato, altrudita per la forto de la armiloj.

    dikti

    Esprimoj:

    dikti al sekretari(in)o sian tutan korespondaĵon
    faru, kion diktas al vi la koro
    ili pretendis dikti leĝojn al la tuta esperantistaroZ
    la diktaĵon ŝi stenografis.
    la humaneco diktis al mi mian devon
    la lernanto faris dek erarojn en la diktaĵoB
    la singardo diktis al ni tiun konduton
    mi ne pretas submetiĝi al liaj diktaĵoj.
    neniu havas la rajton dikti al vi siajn postulojnZ
    reguloj kaj limoj diktataj de la cirkonstancoj
    tiel la trusto povas dikti siajn prezojn al la etkomerco.
    ĉiu sin direktas, kiel la kap’ al li diktasZ

    Kelkaj kunmetaĵoj:

    diktaĵo

    Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto:


    Laŭte paroli vortojn, skribotajn de iu alia
    Montri ion kiel necesan
    Ordone altrudi
    obeigi
    ordoni
    preskribi.
    regi
    suflori.
    trudi

    Rilatitaj vortoj:


    Iel rilatitaj:

    obex ordonx parolx preskribx regx suflorx trudx