minaci

*minac/i (tr)

  1. (iu) Montri al iu per paroloj aŭ gestoj, ke oni intencas fari al tiu malbonon: kiu li estas, tiu, kiu nin minacas? (Z); minaci iun per la fingro, per bastono, per morto; li minacas al si mem per la pugno (Z); (kun infinitivo signifanta la timotan agon) li minacis denunci nin, min bati, rezigni sian postenon; (abs) reĝo donacis, sed polico minacas (Z); kiu multe minacas, ne estas danĝera (Z); minaci per pugno en la poŝo (Z); minacanta rigardo; la nuboj formis minacantajn bildojn (Z).
  1. (io) Evidentigi, ke ĝi probable baldaŭ okazos kaj alportos malbonon: la infekto lin minacas; la danĝeroj, kiuj la gefratojn aŭkoraŭ nun minacas de la flanko de la patrino (Z); (kun infinitivo signifanta la timotan agon) E. kreskis, neniam minacante disfali en dialektojn (Z); tia agmaniero minacas fariĝi kutima; ni estis minacataj de malsato; [EKOLOGIO] minacata specio (en danĝero de malapero;
    relikvo); (analoge) falegon minacanta kamentubo (Z); (abs) minacas fulmotondro, ribelo, pesto. [VIDU] pendi, sieĝi, ŝvebi.
  • minaco
    1. Paroloj, gestoj, per kiuj oni minacas: timi nek minacojn, nek batojn; minacoj ne mortigas (Z); minaco de reĝo estas kiel kriego de leono (X); oni faris al ni ne proponojn, sed minacojn (Z), (f) li estas minaco por la reĝimo.
    1. Probable okazonta malbono: konstanta minaco de ruiniĝo ilin deprimas; sub minaco de morto respondu al mi (Z).
  • minaca
    Entenanta minacon: kun minaca vido (Z); kiel ajn minacaj estos miaj vortoj [...] (Z).
  • minace
    Esprimante minacon: Moor, minace al Schweizer (Z).


    averti. bastono. bato. danĝero. defendi : fari ion kontraŭ atako aŭ minaco. dento. fingro. Frakcia laboro sub la influo de agitantoj, minacanta la unuecori de la partio. fulmotondro. hundo. kolero. minacaverto. minacordoni. Montri la dentojn (minaco). morto. proceso. pugno. puno. rabi : per forto aŭ minaco forpreni ies posedaĵon; rabobirdo, -besto: kiu ĉasas kaj kaptas aliajn bestojn por nutri sin. rigardo. timi. timigi. tondri. vorto.
    armi. averti. danĝero. defendi. dento. konduti. malami. ordoni. paroli. politiko. postuli. promesi.

    Iel rilatitaj:

    abomenx agresx alarmx armx avertx danĝerx defendx dentx fingrx fulmx influx kolerx kondutx malamx ordonx parolx politikx postulx promesx rifuĝx timx ĉantaĝx