prezenti

*prezent/i (tr)

  1. Meti ion antaŭ iu, por ke tiu ĝin prenu, vidu aŭ juĝu: prezenti tason al invitito, ŝtofojn al aĉetonto; prezenti kambion al banko; prezenti al la komitato rajtigan leteron (Z); prezenti al iu la manon; nun mi prezentos al vi la tabelon de tiuj novaj vortoj (Z); ŝmiraĵo estas prezentita sub la nomo de ciro (Z); (f) kion koro sentas, lango prezentas (Z); en mia letero mi volis prezenti al vi nur la principojn de mia projekto (Z); mi do kuraĝas prezenti al vi la motivojn, pro kiuj [...] ; prezenti proponon (Z); la unua kongreso, al kiu tiu ĉi verko estos prezentita (Z).
    proponi, almeti, antaŭteni.
  1. Konduki iun antaŭ aliaj personoj kaj konigi tiun al ili: la princo prezentis sian fianĉinon al la kortego; cent jarojn (li) silentis kaj subite sin prezentis (Z); li leviĝis de la benko de la rigardantoj kaj prezentis sin, por ke la ridantaj Atenanoj povu kompari (Z); memvole prezenti sin por arestiĝo; (speciale: diri nomon de nekonato en societo) permesu, ke mi prezentu al vi mian amikon N. (B); mi havas la honoron min prezenti: poŝtestro Spekin (Z).
  1. Starigi antaŭ ies imago la bildon de iu aŭ io: prezentu al vi mian embarason; al Vi, kiun ĉiuj malsame prezentas, sed ĉiuj egale en koro Vin sentas (Z); ŝi tute ne povis prezenti al si, ke la infano mortis (Z); la projektistoj prezentas al si la aferon tre facila (Z); ni prezentu al ni, ke kolektiĝis kongreso, por elekti lingvon internacian (Z).
  1. Meti antaŭ ies okuloj imitaĵon de io, faritan per parolo, pentrado aŭ alia arto: la naturo estis preĝejo, kies veluran tapiŝon prezentis floroj kaj herboj (Z); la bildo prezentas virinon (Z); la skulptaĵo prezentis rozojn kaj tulipojn (Z); la dekoracio prezentas placon kun benkoj; la danco prezentis marŝon (B); mi prezentis Julion Cezaron (Z); tio estis verko simpla, prezentanta unu el la scenoj de la ĉiutaga vivo (Z); la trajtoj de la vizaĝo estis prezentataj (en la spegulo) tiel malĝuste, ke ili estis nerekoneblaj (Z).
  1. Ludi antaŭ publiko teatraĵon aŭ filmon: mi prezentas la dramon 'Johanino M' (Z); tuj prezentu ion... ekzemple, ian patosan parolon (Z); ĉu vi povus prezenti la mortigon de Gonzago? (Z); se tio ĉi estas tro grandigata aŭ prezentata tro malforte, la kompetentan homon ĝi forte ĉagrenos (Z); tiu komedio ĝis nun neniam estis prezentita.
  1. (io) Sin montri al ies menso sub unu el siaj aspektoj: la afero prezentas malfacilaĵojn (Z), grandan profiton, kelkajn avantaĝojn; tio prezentas tro grandan maloportunaĵon; kelkaj sonoj prezentas kelkan malgrandan malfacilaĵon por tiu aŭ alia nacio (Z); tiu protesto prezentas bonan okazon por diskuti pri jena principo; ŝia konduto prezentis nur vicon de nekonsekvencaj agoj (B).
    liveri, estigi, rezultigi.
  1. (io) Montri la karakterizajn trajtojn de io; konsistigi: vesto homon prezentas (Z); ĉi tiu vortaro prezentas la duan parton de mia 'Plena Vortaro' (Z); du kontraŭ unu prezentas armeon (Z); ciferoj, kiuj prezentas nur groŝojn (Z); por ke la religio ne prezentu muron inter du homoj, estas necese, ke ili ambaŭ estu toleremaj (Z); lingvo internacia, kiu prezentus egalrajtan propraĵon de la tuta mondo (Z); prezentante pure kondiĉan rimedon de reciproka komunikiĝado, la lingvo internacia [...] (Z).
    formi.
  • prezento
    Ago prezenti kaj ties rezulto: la prezento de batalo en pentraĵo; la spirito konstruas al si prezentojn de la objektoj.
  • prezentado
    Agado de tiu, kiu prezentas kaj speciale:
    1. Nomado de nekonato al tiu, al kiu oni volas konigi la personon: kortega prezentado; fari la prezentadojn de novaj gastoj.
    1. [SPEKTAKLO] Ludado antaŭ publiko: ĉeesti la unuan prezentadon de filmo; post la fino de la prezentado oni elvokis ĉiujn aktorojn (Z); vespere okazis prezentado en fama amatora teatro (Z); mi donis prezentadon en S. (Z); je la oka mia prezentado finiĝis (Z).
  • prezentiĝi
    Iĝi prezentata:
    1. (io) la vidaĵo, kiu prezentiĝis al la okuloj de la du virinoj en la profundo de la magazeno (Z); al la okulo prezentiĝas vasta dezerto (Z); kia belega vido prezentiĝis, kiam leviĝis la suno! (Z); sulfuro prezentiĝas en pluraj modifaĵoj;
    1. (iu) prezentiĝi antaŭ ekzamenonto; prezentiĝi al radiografia ekzameno; [MEDICINO] la infano (naskata) prezentiĝas malĝuste; puga prezentiĝo.
  • misprezenti
    Malĝuste prezenti, fari eraran raporton: aŭ pro nescio aŭ pro pasio li misprezentis la decidojn de la Akademio; tio estas simpla misprezento de la faktoj.
  • *reprezenti
    Vd reprezenti.
  • filmoprezentado
    Projekciado de filmo antaŭ publiko.

    prezenti


    Esprimoj

    Distordita prezento de la faktoj.
    Erara prezento de io.
    Filmo prezentata en ekskluziveco, permesata nur al adoltoj.
    La afero prezentas malfacilaĵojn, kelkajn avantaĝojn.
    La infano prezentiĝis malĝuste.
    Li prezentas la avangardon de kinarto.
    Permesu, ke mi prezentu al vi mian amikon X.
    Puga prezentiĝo.
    Reprezentata reĝimo.
    Ĉeesti la provon de drama prezentado, la unuan prezentadon de filmo.
    Ĝi prezentas sin sub favora aŭspicio.

    Kelkaj kunmetaĵoj

    filmoprezentado,misprezenti,prezentado,prezenti,prezentiĝi,prezento,reprezenti

    Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto

    estigi
    formi
    grafika prezento
    instrui
    konigi
    liveri
    ludi
    montri
    n-uma prezento
    paroli
    projekcii
    rezultigi

    Ankaŭ vidu:

    arto. aŭdi. aŭskulti. ĝentila. kino. komerci. koni. lerni. reprezenti. respondi. saluti. spektaklo. vero.

    Iel rilatitaj:

    aperx artx aspektx aŭdx aŭskultx dirx elvokx estx faktx filmx formx instrux kinx komercx konx lernx liverx ludx montrx okazx parolx permesx portretx priskribx projekcix proponx reprezentx reproduktx respondx rezultx salutx spektaklx teatrx verx ĝentilx