libro

*libr/o

  1. (en antikvaj tempoj) Kopio de verko sur folioj el ŝelo, papiruso, ledo k.a. , unuflanke skribitaj kaj kungluitaj en unu strion volvatan ĉirkaŭ ligna cilindro: tiu libro, granda pergamena rulvolvaĵo (Z); la ĉielo formoviĝis, kvazaŭ kun volvata libro (N).
    manuskripto, tabelo.
  1. Kungluita aŭ kunkudrita foliaro el papero aŭ alia materialo, kun presita aŭ fotoreproduktita teksto: fermi, malfermi libron (Z); tiu ĉi libro havas 60 paĝojn (Z); li derompis la rozon, premplatigis ĝin en libro (Z); legu en via libro! (Z); (f) ŝlosita (Z), sigelita libro (N) (kiun homo ne povas malfermi).
    bindaĵo, kajero, formato, volumo, tomo. [VIDU] libroapogilo, librokovro, libropruntejo, librotenado, librovendado.
  1. Proza aŭ poezia verko, kiu presite plenigas tian foliaron: tio estas ja metio verki libron, same kiel fari horloĝon; malnova historia libro (Z); li ĵetis kaŝitan rigardon en sian libron de geografio (Z); verkisto verkas librojn (Z); li parolas kiel libro (tro science); la sanktaj libroj (la Biblio); la Libro (Biblio aŭ Korano); recenzi la librojn.
  1. ĉiu el la grandaj dividoj de verko: la unua libro de Tito Livio; la libro de Genezo.
    ĉapitro, kanto, volumo.
  1. Samforma kolekto da diplomatiaj dokumentoj, disponigitaj de registaro al la parlamento: blanka, flava, blua libro; (f) nigra libro (kolekto de dokumentoj pri politikaj krimoj ks).
  1. Samforma kolekto de blankaj folioj, destinitaj por surskribado: li estis okupita je skribado de kalkulo en granda libro (Z); ora libro (sur kiun oni skribis orlitere la nobelajn familiojn; nun, sur kiun oni registras la nomojn de famaj vizitantoj).
    albumo.
  1. Listo, kun religia signifo: jen estas la libro de naskoj de Adam (X); ili estu elstrekitaj el la libro de vivantoj (X); la libro de l' Sorto.
  1. (f) ĉio, el kio oni povas ellerni: studi la grandan libron de la Naturo; la granda libro de la mondo.
  • libra
    1. Rilata al libro (j): la libra merkato; en libra formo.
    1. ĉerpita nur el libroj, kontraste kun la sperto: libraj scioj; scii lingvon libre, ne libere.
      kabineta.
  • libraĉo
    Senvalora libro.
  • libraro
    Kolekto da libroj, traktantaj pri unu temo, aŭ eldonitaj de unu eldonisto, aŭ kunigitaj en unu loko.
  • librejo
    Vendejo de libroj: ŝi timis, ke ŝi trovos en la librejo aĉetantojn, en kies ĉeesto ŝi ne povus [...] (Z); krom la mastro de la magazeno en la librejo estis nejuna homo (Z).
    biblioteko.
  • libreto
    1. Maldika, mallonga libro: la intenco de la firmo H. eldoni grandan serion da libretoj E-aj (Z).
    1. Libro, enhavanta la vortojn de operverko.
    1. Tiuj vortoj mem.
  • libristo
    Vendisto de libroj: la libristo staris malantaŭ la magazena tablo (Z); la libristo envolvis en paperon la bluan volumeton (Z).
  • librujo
    Ujo el ledo aŭ simila materialo, en kiu la lernantoj portas siajn librojn, kajerojn ktp.
    dokumentujo, teko.
  • adreslibro
    Registro de la adresoj de la loĝantoj de urbo, de la anoj de profesio, partio ks, en formo de libro.
  • ĉeflibro
    [KOMERCO] Libro, en kiu oni registras la aktivaĵojn kaj pasivaĵojn en konto.
  • determinlibro
    [BOTANIKO] [BAKTERIOJ] [BIOLOGIO] Libro speciale verkita por ebligi determinon de vivuloj: determinlibro pri florplantoj.
  • evangelilibro
    Libro entenanta la kvar evangeliojn.
  • gvidlibro
    Libro donanta informojn por turismo; (f): la Parnasa Gvidlibro.
  • jarlibro
    Libro ĉiujare aperanta kaj prezentanta la ĉefajn okazontaĵojn de la jaro, aŭ fundamentajn informojn, ĉiujare ĝisdatigitajn, pri iu societo aŭ fako: la jarlibro por 1897 (Z); la Jarlibro de UEA.
  • kaslibro
    [KOMERCO] ĵurnalo, en kiu oni registras la monajn el- kaj en-spezojn.
  • legolibro
    Kolekto de elektitaj legaĵoj por la studantoj de lingvo.
  • *lernolibro
    Libro, kiu prezentas por lernanto la ĉefaĵon de lingvo, scienco, arto, ordinare en formo de sinsekvaj lecionoj kun ekzercoj: mi eldonis rusan, anglan kaj svedan lernolibron (Z); (f) la urbo Florenco estas tuta lernolibro, se oni nur volas folii en ĝi (Z).
  • loglibro
    Libro, en kiu la ŝipestro konstante notas ĉiujn okazaĵojn de la navigado, inkluzive de la trairitaj distancoj montritaj de la logo.
    taglibro.
  • manlibro
    Malgranda libro, por kutima uzado, kun la plej ofte bezonataj informoj, ideoj ktp: manlibro de inĝenieraj formuloj; la manlibro de Epikteto.
  • martirlibro
    Kristana libro pri la martiroj.
  • memorlibro
    Verko, registranta memorindajn okazaĵojn.
    analoj, kroniko.
  • mendolibro
    Libro, en kiu komercisto, industriisto enskribas la mendojn de siaj klientoj.
  • meslibro
    Libro entenanta la preĝojn por la meso.
  • notlibro (Z)
    Libro el blankaj paĝoj, sur kiun oni notas la memorindaĵojn.
  • poŝlibro (Z)
    Libro sufiĉe malgranda, por povi esti enŝovata en poŝon.
  • preĝolibro
    Libro kun la preĝoj direndaj dum la tago: la maljuna avino sidis antaŭ la pordo kaj legis en sia preĝolibro (Z).
    horo.
  • registrolibro
    Libro, destinita por registrado.
  • ringolibro
    Libro por notoj, el dokumentoj ks, kaj kies folioj estas kuntenataj de metalaj aŭ plastaj ringoj.
  • ŝuldolibro
    Libro, en kiu pruntisto enskribas la ŝuldojn de la debitoroj: la hebreoj, sufiĉe malamataj pro sia riĉeco kaj siaj ŝuldolibroj (Z); (f) kion mi faris, tiom mi sendube iam legos en la ŝuldolibro de la ĉielo (Z).
  • taglibro
    1. Libro, en kiu iu persono rakontas, tagon post tago, siajn travivaĵojn: la romantikuloj ofte tenis taglibron; la 'Taglibro' de Goeto (poemo).
      ĵurnalo.
    1. [ŜIPOJ] Libro, en kiu estas skribata ĉio pri la navigado kaj la okazaĵoj inter la ŝipanoj.
  • telefonlibro
    Granda libro, entenanta la liston de la abonantoj de telefonreto kaj ilian voknumeron.
  • vetolibro
    Libro, en kiu bukmekro notas la ricevitajn vetojn.

    libro


    Esprimoj

    Admiru la nudecon de lia stilo.
    Bele tornita frazo.
    Definitiva, elĉerpita eldono.
    Doni reliefon al sia stilo.
    Eldono kun notoj.
    Figurriĉa stilo.
    Honorarioj de aŭtoro de libro.
    Jurisprudenco pri aŭtora proprieto.
    Klareco estas la distingo (marko) de bona stilo.
    Kopii laŭ la originala manuskripto.
    Kultismo (afekta, rafinita prilaboro de la stilo).
    La atingo de mia brako ne estis sufiĉa por kapti la libron el la breto.
    La fono de la romano estas Nederlando.
    La libra merkato.
    La noveco de tiu stilo ne kompensas ĝian malbelecon.
    La pompo de la stilo ne sufiĉas por kaŝi la senhavecon de la verko.
    Lasi liberan flugon al sia fantazio
    Legi libron per unu spiro.
    Li rakontis pecon el sia] bubaj jaroj.
    Libro broŝurita, lede bindita.
    Libro de eleganta tipografio.
    Libro dividita en 30 ĉapitroj.
    Luksa eldono.
    Malkonfesi verkon.
    Manuskripto prespreta.
    Misloki libron en biblioteko.
    Nuanco de stilo.
    Omaĝi al iu per dediĉo de libro.
    Papilie tralegi libron.
    Pika originaleco de la stilo.
    Provizi bibliotekon per binditaj libroj.
    Rajto de aŭtoreco.
    Rebaki la tutan verkon.
    Rezigni la aŭtorrajton.
    Sendi librojn kun pagoŝarĝo
    Teksto farĉita per ŝablonaj, gurditaj, banalaj esprimoj.
    Tio estas frukto de lia unuatempa verkado.
    Unuformeco de la stilo.
    Ĉerpi materialon el ies verko.

    Kelkaj kunmetaĵoj

    abocolibro, adreslibro, blazonlibro, determinlibro, evangelilibro, gvidlibro, jarlibro, kaslibro, legolibro, lernolibro,libra,libraro,libraĉo,librejo,libreto,libristo,libro, libroapogilo, libroformato, librokovrilo, libropruntejo, libroservo, librotenado, librotenanto, librotenisto, librovendado,librujo, loglibro, manlibro, martirlibro, memorlibro, mendolibro, meslibro, notlibro, poŝlibro, preĝolibro, registrolibro, ringolibro, taglibro, telefonlibro, vetlibro, ĉeflibro

    Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto

    albumo
    aldono
    analoj
    antologio
    artikolaro
    aventuro
    bindaĵo
    broŝuro
    bulteno
    detektivaĵo
    ekslibriso
    ekzemplero de libro
    eldono
    elzeviro
    enciklopedio
    eseo
    fikcio
    flugfolio
    foliaro
    gazetaro
    gazeto
    intrigo
    jarkolekto
    jarvolumo
    ĵurnalo
    komikso
    kopio
    kromolitografio
    kroniko
    listo
    manuskripto
    novelo
    originalo
    periodaĵo
    poemaro
    presaĵo
    prozo
    revuo
    romano
    registro
    seriaĵo
    traktato
    verkaro
    verko
    versaĵo
    volumo
    ĵurnalo

    arta libro
    aventura
    detektiva
    drama
    enuiga
    fantasta
    instrua
    komedia
    malserioza
    nigra
    politika
    romaneska
    sciencfikcia

    elĉerpita
    gotika
    historia
    horizontala
    majuskla
    minuskla
    senserifa

    stilo klara, glata, natura, lapidara, flua, rigida, konfuza, tute populara, pitoreska, elokventa, originala, seka, familiara, telegrafa, konciza, lakona, pompa

    aperi
    bindi
    broŝuri
    dediĉi libron al iu
    deŝovi
    eldoni
    foliumi
    impozi
    interpunkcii
    komposti
    kunŝovi
    legi
    minuskligi
    plagiati
    presi
    publikigi, publici
    redakti
    stilon poluri, rafini, glatigi, novigi
    tajpi
    verki
    versi

    asterisko
    cicero
    citiloj
    dupunkto
    formato : libro en plej granda formato
    formato de 14 per 20 centimetroj
    fototipio
    indico
    interpunkcio
    krampo
    krisignokuniga krampo
    kursivo
    linotipo
    majusklo
    minusklo
    minuso
    parentezo
    pluso
    punkto
    serifo
    signobildo
    spaceto
    superpunkto
    tildo
    tremao
    tripunkto
    uskleco
    usklo
    ĉapelo

    alineo
    antaŭparolo
    apendico
    enhavtabelo
    enkonduko
    frazo
    gloso
    ilustraĵo
    indekso
    kolumno
    krommarĝeno
    paĝo
    rubriko
    strofo
    tabelo
    tabelo de enhavo
    titolo
    ĉapitro

    aparato
    aŭtoro
    aŭtorrajto
    balado
    baritpapero
    bibliofilo
    biblioteko
    bindaĵo
    dorso de Libro
    duonoktavo
    eldonejo
    eldonisto
    eldonkvanto
    elektrotipio
    elektrotipo
    folianto
    fotolitografio
    galvanaĵo
    horizontalo
    ĵaketo
    kadrato
    kliŝ(aĵ)o
    kliŝoj
    kolekto
    kolofono
    kvarto
    listo
    literaturo
    litografio
    marĝenoj
    materialo
    matrico
    oktavo
    poemo
    poezio
    pornografio
    presprovaĵo
    presprovo
    provaĵo
    rimo
    serio
    soneto
    stilaj malglataĵoj
    stillerta verkisto
    stilo
    temo
    tiparo
    tipo
    tipografio
    tipometro
    trivitaj metaforoj
    varianto
    vertikalo
    vinjeto
    ĝenro

    Ankaŭ vidu:

    biblioteko. biblio. instrui. kurso. legi. lerni. lingvo. scii. vero.

    Iel rilatitaj:

    Biblix Galvanx adresx albumx alinex almanakx analx antologix aparatx apendicx aperx apogx artikolx artx asteriskx aventurx aŭtorx baladx baritx bibliofilx bibliografx bibliomanix bibliotekx biblix bildx bindx blazonx brevierx broŝurx bultenx cicerx citx dediĉx detektivx determinx donx dorsx dramx editorx ekslibrisx ekzemplerx ekzemplx elektrotipx elzevirx enciklopedix enhavx enux esex evangelix fantastx fikcix foliantx folix formatx fototipx frazx gazetx glatx glosx gotikx grafx gvidx havx historix horarx horizontalx ilustrx impozx indeksx indicx informx instrux interpunkcix intrigx jarx kadratx kajerx kalendarx kasx kliŝx kolektx kolofonx kolumnx komedix komiksx kompostx kondukx kopix kovrx krampx kromolitografix kronikx kursivx kursx kvartx legx lernx ligx lingvx linotipx listx literaturx literx litografx logx majusklx manuskriptx manx martirx marĝenx materialx matricx memorx mendx mesx metaforx minus minusklx nigrx notx novelx novx oktavx originalx paperx parentezx parolx paĝx pecx pensx periodx pezix plagiatx plus poemx poezix politikx polurx popularx pornografx poŝx prahistorix presx preĝx provx prozx pruntx publicx publikx punktx rafinx rakontx redaktx registrx revux rimx ringx romanx rubrikx sciencx scix serifx seriozx serix servx signx simplx skribx sonetx spacx stilx strofx tabelx tagx tajpx teatrx tekstx telefonx temx tenx tildx tipx titolx traktatx traktx tremax trivx usklx variantx vendx verkx versx vertikalx verx vetx vinjetx volumx vortarx ĉapelx ĉapitrx ĉefx ĉerpx ĝenrx ĵaketx ĵurnalx ŝovx ŝrankx