sendi

*send/i (tr)

  1. Irigi iun al difinita loko, por ke tiu tie ion faru: se tiel estas, mi devas tien sendi mian, filinon (Z); la superpolicanon mi sendis purigi la trotuaron (Z); ŝi sendis siajn servantinojn, por anonci [...] (X); se Vi sendis malsaĝulon, sendu kontrolon (Z); ili profetas en Mia nomo, kvankam Mi ne sendis ilin (X); sendi armeon kontraŭ ribelantoj; terura sendato estos sendita kontraŭ li (X); la juna viro estis sendita de sia reĝo kiel ambasadoro (Z); (f) vento sendita tondron reportos (Z); la papero ne estis sendita vojaĝi (Z).
  1. Ordoni, ke io estu farata en alia pli-malpli malproksima loko: li sendis por mono; ĉion, pri kio vi sendis al via servanto, mi plenumos (X); mi sendos venigi kuracistojn (Z); Faraono sendis alvoki Jozefon (X); la reĝo sendis forprenigi lin de la altaro (X).
  1. Fari, ke io atingu malproksiman lokon: sendi al iu ŝtonon per ĵetilo (B); li sendis kuglon al la forkuranto; (f) la suno sendas siajn radiojn; sendi al iu per la fingroj multe da kisoj (Z); sendi al iu akran rigardon (Z); al loko ĉarma okulojn ni sendas (Z).
    ĵeti.
  1. Kondukigi aŭ portigi ion al iu: veturilo, kiun Jozef sendis, por veturigi lin (X); ĥiram sendis al la reĝo cent dudek kikarojn da oro (X); sendi al iu donacon (X); petu ŝin, ke ŝi sendu al mi kandelon (Z); ŝi volas sendi per li sciigon pri si (Z); (speciale, per poŝto) sendi leteron (Z), librojn (Z), fotografaĵon (Z); la manuskripton mi sendos al vi post 64 tagoj (Z); unu fojon en jaro la firmo devas sendi al mi precizan kalkulon (Z); la 102 ekzempleroj devas esti senditaj nepre sub banderolo (Z).
  1. [BIBLIO] (pp Dio, sorto ks) Trudi al iu malfeliĉon, suferon: sendi sur iun malbonon (X); Mi sendos ĉiujn Miajn frapojn sur vian popolon (X); sendi peston, plagon; bovidon mi atendis, infanon Dio sendis (Z).
    venigi.
  1. [TELEKOMUNIKOJ] Transigi sciigon per telefonio, telegrafio aŭ radioondoj.
  • sendo
    Ago de tiu, kiu sendas: la sendo de paketo, de letero, de mesaĝo, de kuriero; sendo de telegrafia signalo.
  • sendadi
    Regule, daŭre sendi: mi sendados al li ĉiujn ricevitajn novajn aliĝojn (Z); la redaktoro sendadas al mi sian gazeton.
  • sendado
    Regula, daŭra sendo: preni sur sin la sendadon de la Adresaro (Z); sendado de televida programo.
  • sendaĵo
    Tio, kion oni sendas: ne sufiĉe afrankitan; sendaĵon mi rifuzas; por tiuj landoj estas pli bone ĉiam registrigi la sendaĵojn.
  • sendilo
    [TELEKOMUNIKOJ] Aparato, elsendante signalojn en telekomunikan lineon aŭ per elektromagnetaj ondoj: telegrafie sendilo estas aŭtomate, morsa aŭ teletajpa.
  • sendinto
    Tiu, kiu sendis: ne forgesu skribi la nomon de la sendinto sur la koverto; tiel estas fidele sendito por siaj sendintoj (X).
  • sendito
    1. Homo, kiun oni sendis kun komisio: sendi senditon (X); senditon oni ne punas, nek insultas (Z).
    1. [POLITIKO] Oficiala reprezentanto de unu ŝtato ĉe alia ŝtato en rango malpli alta ol ambasadoro.
      agento, delegito, nuncio.
  • alsendi
    Krome, aldone sendi: via letero venis al miaj manoj [...] , la alsenditan ĵurnalon mi ricevis (Z); la provajn presaĵojn li kredeble korektos mem, tamen pro la rusaj adresoj [...] estus bone, se li alsendus la provajn presaĵojn ankaŭ al mi (Z); la alsenditan tekston mi tradukos (Z).
  • dissendi
    1. Sendi al diversaj lokoj aŭ adresoj: li dissendis siajn filojn en ĉiujn regionojn (X); dissendi inviton [...] al multaj eminentuloj (Z); paperetoj algluotaj al la dissendotaj ekzempleroj (Z).
    1. [TELEKOMUNIKOJ] Disaŭdigi parolon, muzikon ktp per radiotelefonio.
  • dissend (ad)o
    Ago de iu, kiu dissendas:
    a) la dissendo de la prospektoj, cirkuleroj; poŝta dissendado
    b) drama, varietea dissendo.
  • dissendilo
    Sendilo.
  • elsendi
    1. Sendi el iu loko: lernanto de la politeknika lernejo, kiun oni elsendis, por klerigi la popolon (Z); la nuboj elsendis pluvon al la tero.
    1. [FIZIKO] Eligi (lumon, kurenton, ondon, signalon): elsendante aparato.
  • elsendo
    1. Ago de tiu aŭ tio, kiu elsendas, kaj rezulto de tiu ago.
    1. [TELEKOMUNIKOJ] Programero ĉe televido aŭ radiotelefonio.
  • forsendi
    Sendi malproksimen: la letero estis forsendita (Z); antaŭ la forsendo de la materialo Amerikon (Z).
  • resendi
    1. Ree sendi al la sendinto: volu resendi al mi la tekston de mia projekto (Z).
    1. Reflekti: resendi lumon.
  • telesendi
    Dissendi por televido: telesendi komedion, inaŭguron.
  • transsendi
    1. Plu sendi al iu nova adresulo: laŭ via peto li transsendis al mi la dokumentojn (Z); ĉar en la unua tempo multaj ankoraŭ sendados tiajn aliĝojn al mi, mi ĉiusemajne transsendos ilin al li (Z); transsendu, mi petas (sur koverto, en okazo de forveturo de la adresulo).
    1. [TELEKOMUNIKOJ] Transigi telekomunikajn kurentojn aŭ portantajn frekvencojn trans iu sistemo aŭ vojo: transsendado de usona programo el Eŭropa stacio; [ARMEOJ] transsenda servo (fako de la armeo, kiu zorgas pri transsenda de informoj: telefono, radio k.a.).

    sendi


    dis'sendi.Dissendilo (publikserva, neleĝa, pirata).dissendolisto,elsendi, disaŭdigi.Gazeto vendata ĉe ĉiu stratangulo (kiosko, gazetbudo), sendita subbanderolo.Gazeto vendata ĉe ĉiu stratangulo <html><body>kunsendaĵo,La fotografisto fotografis min kaj mi sendis mian fotografaĵon al miapatro.La malfermo de la kongreso estis disaŭdigata de la nacia sendostacio.Letero sendita el tre malproksime, aerpoŝte ; alveninta ĝustatempe.Letero(j)n respondi, dati, tajpi, poŝti, sendi, registri, deĉifri,ĉifi, bruligi, ĵeti en la paperkorbon.Mi sendas al vi miajn sincerajn bondezirojn, kondolencojn.Mi sendas ĉi-ene poemon.Mi sendos venigi la kuraciston.Nur la senutileco de la unua diluvo, diris Renano, malhelpas Dion sendial ni duan.Parlamento (kunvoki, forsendi, eksigi). plusendi,refuto, reĵeti la pilkon, repliko, reprezalio, repuŝi, resendo.resendi.Sendi librojn kun pagoŝarĝo (La akceptanto pagas la valoron de lasendaĵo plus, eventuale, la sendokostojn).sendi.Stampi sian adreson, la nomon de la sendinto sur la koverto.Telesendi komedion, inaŭguron. transsendaro.
    letero. poŝto. radiofonio. radio. televido. televizio.

    Iel rilatitaj:

    adresx afrankx ambasadorx antenx brodkastx delegx depeŝx deputx eĥx kovertx leterx novx parolx poshtx radiofonix radix ricevx televidx televizix