temo¹

*tem/o¹

  1. Tio, pri kio estas parolate aŭ skribite: fari el mia hebreeco temon por publika parolado (Z); ho E. , mia temo amata! (K); kiam vi rakontis pri l' nova tem'de versoj de novelo, de romano (K); fine alveni al la temo; nek al temo, nek al celo (Z) (sen plano kaj ordo); la modifo de la unua artikolo liveris temon al vasta diskuto; ŝia edziniĝo fariĝis la temo de ĉiuj konversacioj.
    objekto, punkto, tereno.
  1. Difinita punkto, pri kiu oni petas de studantoj mallongan eseon, studaĵon ks: temo de disertacio; taktika temo.
  1. En retoriko, kategorio de konsideraĵoj, el kiu oni povas ĉerpi argumentojn por pledo. SIN. lokuso 1.
  1. [MUZIKO] Melodia aŭ ritma unuo, kiu estas la bazo de komponaĵo kaj estas ordinare ripetata kun variaĵoj.
    motivo.
  1. [LINGVOSCIENCO] En aserta frazo, la sintagmo reprezentanta tion, pri kio oni intencas aserti ion.
    temigi, komento.
  1. [LINGVOSCIENCO] En iuj lingvoj, ekz. L., kunaĵo de la rad. kaj de la ligvokalo, en la verbaj aŭ subst-aj formoj, kiuj ne senpere ligas la finaĵon al la rad.
    radikalo.
  • tema
    1. [LINGVOSCIENCO] Karakterizanta la temon, aŭ karakterizata de ĝi: tema vokalo; tema verbo.
    1. [MUZIKO] Rilata al temo: tema ellaboro.
  • temi (pri)
    Havi kiel temon: la prediko temis pri la paco; pri kio temas la ĉivespera kurso?
  • temas
    La temo estas, la afero koncernas: en la dua ĉapitro temas pri tute alia intrigo; la ribelo faris dek viktimojn, temas precipe pri indiĝenoj; nun temas pri nia vivo aŭ morto!; finfine temas, ĉu ni venkos aŭ ne; en diskutado, la plej malofte metita demando estas: Pri kio temas?-k ĝi estas ofte ankaŭ la plej malfacile respondebla.
  • temigi
    [LINGVOSCIENCO] Doni al sintagmo la statuson de temo.
  • temaro
    Listo de la temoj, pritraktotaj en kursaro, serio da prelegoj ktp.
  • ekstertema
    Tia, ke ĝi ne koncernas la temon.
  • tem/o²
    ĉiu el la 29 provincoj de la Bizanca imperio.

    temo


    Esprimoj

    Direkti la interparolon, la konversacion al alia temo.
    Eltondaĵoj pri iu temo.
    Fariĝi objekto, temo de klaĉo.
    Instruistoj povos facile ĉerpi la vortojn apartenantaj al iu temo priparolota.
    Kolekti artikolojn pri unu temo.
    La konversacio saltis de unu temo al alia.
    Penetri ĝis la koro de la temo.
    Ŝanĝi la temon.

    Kelkaj kunmetaĵoj

    ekstertema,tema,temaro,temas,temi,temigi,temo

    Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto

    argumenti
    aserti
    komenti
    koncerni
    konsideri

    kampo
    melodio
    objekto
    punkto
    sintagmo
    temo kun variaĵoj
    tereno

    flanka (ekstertema)
    parenteza (ekstertema)

    Ankaŭ vidu:

    artikolo.
    . gazeto. kritiki. muziko. paroli. prelegi. programo.

    Iel rilatitaj:

    aferx argumentx artikolx asertx aŭtorx flankx gazetx kampx komentx koncernx konsiderx kritikx librx melodix muzikx objektx parentezx parolx prelegx pri programx punktx sintagmx terenx