turmenti

*turment/i (tr)

  1. Kaŭzi al iu grandajn korpajn suferojn: eĉ muŝo sentas, kiam vi ĝin turmentas (Z); malbonaj infanoj amas turmenti bestojn (Z); ŝin terure turmentis la frosto (Z); se malsato turmentas, lupo timon ne sentas (Z); la kuloj ankoraŭ ne turmentas (B).
    torturi, martirigi.
  1. Kaŭzi al iu grandajn moralajn suferojn: kiun malĝojo ne turmentis, tiu ĝojon ne sentas (Z); nenio pli grandan mizeron prezentas, ol se sano mankas kaj ŝuldoj turmentas (Z); mia farto komencis multe turmenti min (Z); la suferoj de la malsanuloj tro multe min turmentis (Z); ili turmentas min per sia insistado (Z); mi ne povas traelporti, kiam vi tiel turmentas mian paciencon (Z); tro da bono ne turmentas (Z); la konscienco lin ne turmentas (Z); turmentu min per teruraj sonĝoj! (Z); ha, kiel mi estas turmentata! (Z); turmentita per konstantaj duboj (Z); orfoj, vidvinoj, prematoj kaj turmentatoj plore krias al li (Z).
  1. = torturi.
  • turmento
    Tio, kio turmentas: ĉu vi volas en turmentoj fini vian vivon en la plej profunda el miaj turoj? (Z); la turmento rompiĝu sur mia fiereco! (Z); mi plu ne povas elteni tiun turmenton de la atendado, de amo rifuzita.
  • turmenta
    Tia, ke ĝi turmentas:
    1. Satano frapis Ijobon per turmentaj abscesoj (X); suferoj turmentaj (Z);
    1. post longa turmenta sonĝo (Z); sed ĉu mi devas morti pro timo de turmenta vivo? (Z); forpuŝi ion tro pezan, tro turmentan por sia koro (Z);
    1. la sinjoro estas arestata, turmente pridemandata (Z); oni faris al mi turmentan proceson (Z).
  • turmentado
    Ago de iu; kiu turmentas: turmentado de iu al iu; mi faras miraklojn en la turmentado (Z).
  • turmentadi
    Daŭre aŭ ripete turmenti: ĝis kiam vi turmentados min per paroloj? (X); tre ofte turmentadis min la penso, ke mi ne havas la moralan rajton [...] (Z).
  • turmentiĝi, turmenti sin
    Elmeti sin al turmentoj:
    1. ili devis tie, malsekaj kaj lacaj turmenti sin per la laboro ĝis malfrue en la nokto (Z); ĉu vi volas turmentiĝi per ŝovelilo kaj terbatilo pro peco da seka pano? (Z); jam tri plenajn monatojn mi turmentiĝas en tiu ĉi malluma subtera arkaĵo (Z); kiel gravedulino turmentiĝas kaj krias en siaj doloroj (X);
    1. ne turmentiĝu pri via ŝuldo al mi.
  • elturmenti
    1. Turmentadi ĝis elĉerpiĝo de la forto: per senĉesa enloĝigado de soldatoj li tute nin elturmentis (Z); mi estas tre laca kaj elturmentita (B).
    1. Akiri per turmentoj: la pfenigoj kiujn li elturmentis de vi (Z).


    turmenti

    REVO: [turmenti]
    Barbaraj turmentoj.Draŝi, tradraŝi al iu la dorson.Persekuti, torturi, turmenti, martirigi. Torturo per akvo, elektro.
    justico

    Iel rilatitaj:

    justicx justx parolx ĉikanx