rakonti

*rakont/i (tr)


Parole aŭ skribe sciigi okazaĵon kun ĝiaj cirkonstancoj: rakonti belan historion (Z), sian tutan aventuron (Z); ŝi rakontas senĉese, tre ofte la samajn aferojn; jen, kion oni rakontas; mi devas rakonti al vi ion tute teruran (Z); kiel vi mem rakontis al mi (Z); oni rakontas al si en la orelojn, ke vi [...] (Z); rakonti ĉion faritan kaj kaŝitan (Z); (abs. pp nekompleta raporto) ŝi rakontas pri la kruelaj mallumaj tempoj (Z); la bardo rakontis pri la ora trezoro (Z).
pentri, raporti, prikanti, priskribi, pritrakti.
  • rakonto
    Ago rakonti kaj ties rezulto: la rakonto pri lia akcidento rapide fariĝis teda; inter faro kaj rakonto staras meze granda monto (Z); pri la lupo rakonto, kaj la lupo renkonte (Z); ŝi sentis sin impresita de la rakontoj, kiuj cirkuladis pri la vera Dio (Z).
    anekdoto, fabelo, famo, historio. [VIDU] klaĉi, onidiro.
  • rakontisto
    1. Tiu, kiu ofte rakontas historiojn: li estas bonega rakontisto (Z).
    1. Persono, kiu ne aperas sur la scenejo, sed rakontas al la publiko tion, kio estas prezentata per gestado aŭ bildoj en teatraĵo aŭ filmo.
  • bildrakonto
    Rakonto, konsistanta en sinsekvo de bildoj, ofte kun teksto (komentoj, dialogoj, onomatopeoj k.a.). SIN. komikso.
    bildostrio.
  • feinrakonto
    Fabelo, en kiu rolas feinoj.

    rakonti


    diskurso. ditirambo.elegio.Eneado.epigramo.epistolo.epitomo.epizodo.epopeo.eposo.eseo.fabelo.fablo.fikcio.hiperbolo.Iliado.intrigo.krimromano.legendo.Li rakontis pecon el sia] bubaj jaroj.licenco.membiografio.metaforo.Mi rakontos ĉion laŭ ordo, laŭ kronologia ordo.mirrakonto.noveleto.novelo.Odiseado.oracio.pamfleto.parabolo.parafrazo.paskvilo.prefaco.proverbo.prozopopeo.rakonti.romano.satiro.skizo.
    libro. miri. paroli. retoriko.

    Iel rilatitaj:

    biografx dirx fex frazx herox librx mirx okazx parolx priskribx retorikx teatrx verkx