kolekti

*kolekt/i (tr)

  1. Venigi plurajn personojn en unu saman lokon por ia komuna celo: kolekti siajn amikojn ĉirkaŭ si (B); kolektu al mi miajn fidelulojn (X); ŝi embuskas kiel rabisto kaj kolektas ĉirkaŭ si malhonestulojn (X); kolekti trupojn, armeon, lernantojn, kongreson, konsilantaron; du pentraĵoj kolektis ĉirkaŭ si amason da admirantoj (Z); ĉiuj liaj amikoj devis esti kolektitaj (Z); la vizaĝoj kolektitaj ĉirkaŭ la kameno (Z); (analoge) la kokino kolektas siajn idojn sub siaj flugiloj; (f) la dense kolektitaj tegmentoj (Z).
    ariĝi.
  1. Kunmeti apartajn objektojn por eventuala uzado: kiu groŝon ne respektas, riĉecon ne kolektas (Z); kolekti opiniojn de amikoj, citaĵojn, sentencojn (X), sciigojn, voĉojn en baloto, artikolojn pri unu temo; la simplaj kaj la kolektitaj verkoj (Z); (f) mi kunlaboris, por ke ŝi kolektu al si sperton (Z); kion ŝi sukcesis kolekti por si en la pasinteco? (Z); (analoge) kolekti distilaĵon en ujo.
    akiri, kompili.
  1. Depreni de pluraj homoj la monon, kiun ili ŝuldas aŭ volonte donas al organizaĵo: kolekti la impostojn, la lupagojn, la kotizojn; kolekti monoferon ĉe propaganda kunveno.
  1. Akiri, por aldoni al jam havataj, objektojn, kiuj havas interrilaton kaj kiujn oni rigardas valoraj: kolekti plantojn, poŝtmarkojn, afiŝojn, pentraĵojn, porcelanajn pipojn, ĉinajn statuetojn.
    ĉevaleto, ŝatokupo.
  1. Levi de la grundo kaj kunigi, por forporti kun si aŭ por tuj uzi: kolekti la pecetojn de rompita vazo; kolekti florojn (Z), pajlon (Z), mortintajn branĉojn por hejtado (Z); ŝi havis sur sia dorso faskon da bruloligno, kiun ŝi estis kolektinta en la arbaro (Z); sepdek reĝoj kolektadis panrestaĵojn sub mia tablo (X); (f) kiu kolektas la venton en siajn mankavojn? (X).
  1. ŝiri de la trunko kaj kunigi, por nutra uzado: kolekti vinberojn (Z), pomojn, grenon; la infanoj sin turnadis en la arbaron, kolektante fragojn kaj frambojn (Z); (analoge) kolekti falintajn fruktojn, forgesitajn spikojn (X); ŝi kolektis post la rikoltistoj (X); la restaĵon de via rikoltaĵo ne forkolektu (X).
    deŝiri, pluki, rikolti.
  1. (f) Koncentri, por pli bone estri: fine mi povis kolekti miajn senordajn pensojn (B); kolekti sian energion, siajn fortojn (Z), sian kuraĝon (Z).
  • kolekto
    1. Ago kolekti.
    1. Aro da kolektitaj personoj aŭ objektoj: malgranda kolekto da homoj (Z); kongreso, t.e. kolekto de 20-30 personoj (Z); tiu frazo estas nur bele sonanta kolekto da vortoj (Z); unu kondiĉa kolekto da mezuroj (Z); jarkolekto de gazeto.
    1. Aro da interrilataj objektoj, kolektitaj kun la celo prezenti sisteman aranĝon: kolekto da medaloj, da tulipoj, da papilioj; kolekto de antikvaj moneroj (B).
  • Kolekto Aprobita
    Nomo de serio de libroj, eldonitaj de Hachette kun la aprobo de Z. (1901-1905).
  • kolekta
    1. Rilata al kolekto: la kolekta instinkto.
    1. Kolektiva.
  • kolektado
    Ago de tiu, kiu konstante kolektas: kolektado de fruktoj (X); la civilizacio de la kolektado (antaŭa al la agrikultiva); objektoj, kies kolektado ŝajnas unuavide sensenca, sed kiuj per tiu kolektado akiras gravecon; kolektado de almozdonoj.
  • kolektanto
    1. Tiu, kiu plukas fruktojn k.a.: mi fariĝis kiel kolektanto de someraj fruktoj kaj de restaĵo de vinberoj (X).
    1. Tiu, kiu kolektas 4: riĉa kolektanto de modernaj pentraĵoj.
  • kolektiĝi
    Iĝi kolektita (j):
    1. ĉiuj scienculoj kaj saĝuloj kolektiĝos por [...] (Z); la cikonioj iom post iom kolektiĝis por ekflugi al la varmaj landoj (Z); kolektiĝis kongreso el reprezentantoj (Z); sub la sankta signo de l' espero kolektiĝas pacaj batalantoj (Z); ili kolektiĝis kontraŭ Moseo (X); turninte sin al la kolektiĝinta popolamaso sur la strato (Z); (f) la larmoj kolektiĝis en ŝiaj okuloj (Z); ĉe la sola aŭdado jam kolektiĝas al mi salivo en la buŝo (Z);
    1. en lia reĝurbo kolektiĝis tia riĉeco (Z);
    1. kolektiĝas kreskaĵoj de la montoj (X).
  • kolektiĝo
    1. Kunveno de homoj: baloj kaj kolektiĝoj sekvis unu la alian (Z).
    1. Rezulto de kunmeto de aferoj: la kolektiĝojn de la akvo Li nomis maroj (X).
  • kolektilo
    1. [KEMIO] ) Ujo por kolekti distilaĵon.
    1. [FIZIKO] Lenso por kolekti lumfaskon; kamplenso.
    1. [ELEKTRO] Organo por kolekti kurenton per elektra kontakto.
      broso, kolekta ringo, troleo.
    1. [ELEKTRO] (pp transistoro) Duonkonduktanta regiono, en kiun la ŝargportantoj fluas de la bazo.
  • kolektisto
    Tiu, kiu profesie kolektadas monon, impostojn ktp.
  • kolektujo
    1. Tenujo, en kiun kolektiĝas akvo.
    1. = ŝparmonujo.
  • alkolektiĝi
    [BIBLIO] Aliĝi al kolekto da homoj: li mortis kaj alkolektiĝis al sia popolo (X), al siaj patroj (X).
  • enkolekti
    Kunigi en tuton por konservi are: enkolekti grenon (X), vinberojn (X), ovojn (X); ni similas al akvo, kiu estas verŝata sur la teron kaj kiun oni ne povas enkolekti (X); enkolektado de fruktoj (X).
  • rekolekti
    1. Denove kolekti.
    1. = kolekti 7: ni bezonas antaŭ ĉio plenan trankvilecon kaj rekolekton de ĉiuj niaj fortoj (Z).
  • monkolekto (Z)
    Petado de mono por bonfaraj ks organizaĵoj.
  • nubokolektanto
    Kromnomo de Zeŭso.
  • sunkolektilo
    [TEKNIKOJ] Aparato, kiu utiligas la energion de sunradioj por produkti varman akvon.
  • ŝirkolekti
    Kolekti 6: teo verda, kiun mi mem ŝirkolektis sur la loko de ĝia kreskado (Z); ŝirkolekti plenmanon da floroj (Z); knabinoj ŝirkolektis lupolon en grandan vazon (Z).

    kolekti


    Du pentraĵoj kolektis (arigis) ĉirkaŭ si amason da admirantoj.Imposton krei, kolekti.Jarkolekto de gazeto.Li kolektis kolocintojn, plenan sian veston.
    -ar.akiri.akumuli.albumo : libro por teni fotojn, desegnojn, notojn, salutojn de amikoj,kolektitajn poŝtmarkojn.albumo.arigi.biblioteko.brokantaĵo.ĉevaleto, ŝatokupo.dosiero : kolekto da interrilatantaj skribaĵoj pri io/iuekspozicio : kolekto da objektoj, orde aranĝitaj por montri/konigi ilinal la publiko; ekspozicii: publike elmontriekspozicio, foirofeĉo : ŝlimeca substanco, kiu kolektiĝas foje sur fundo de botelo davino, biero..; plej malŝatinda parto de io festlibro.filatelo, filatelio.galerio.grupo.herbario.herbokolekto.jarkolekto.jarvolumo.kabinetokatalogo, listo, inventaro, etatokodo : leĝ-kolekto; (normaj) signoj anstataŭ aliaj signojkolektiva : (laboro aŭ posedaĵo) de pluraj homoj kune; (agado aŭsperto) ne de individua grupano, sed de la grupo kolektokloako, kloakokompilaĵo.kompili.koncentrigi.korpuso.kroniko.kunmeti, kunigikunveni.kvesti, monkolekti.libreto, kajero, noticomaparo.menaĝerio.mielo : dolĉa likvo kiu venas de tio, kion abeloj kolektas en florojmobilizi.muzeo : domo, kie oni elmontras (ekspozicias) kolekto(j)n (artajn,sciencajn)muzeo.peco.periodaĵo.perlo.pinakoteko.plukti, deŝiri, rikolti.poemaro.provizo : kolekto da materialo(j) aŭ kolekto da objektoj por estontauzo; provizi: havigi ĉion bezonatan al iu/io ricevi.seriaĵo.serioserio.sortimento, similaĵarospecimenaro.sumotekstaro.tuta, totala, ĉioma, kompletaunuecovenigi.vitrino, montrofenestrovolumo.vortaro.
    ar. elekti. klaso. kvanto. ordo. peco. trovi.

    Iel rilatitaj:

    -ar akirx akvx antologix avarx brokantx datenx elektx familix grenx klasifikx klasx kvantx librx listx muzex notx ordx parolx pecx plenx portx posedx rikoltx trovx voĉx