oratoro

orator/o

  1. Homo, kiu kutimas fari publikajn paroladojn: politika, universitata, milita, eklezia oratoro; bona, malbona, entuziasmiga, tedanta oratoro.
  1. Elokventa publika parolanto: li estas vera oratoro.
    retoro.
  • oratora
    1. Rilata al la parolarto: oratora frazo, periodo, kadenco.
    1. Prezentanta la faktojn en emociiga, emfaza maniero: oratoraj efektoj.
  • oratori
    Fari paroladon antaŭ publiko.
  • oratoraĵo
    Aparte elokventa parolado aŭ peco de parolado.
    diskurso, oracio, prelego.

    oratoro


    Iel rilatitaj:

    Ciceronx Demostenx buŝx dirx kongresx parolx