mencii
menci/i (tr) (3)
Diri kelkajn vortojn pri (io aŭ iu); citi nomon aŭ detalon, ne tuŝantan la ĉeftemon; flanke atentigi pri: li plagiatis tutajn paĝojn el la libro, eĉ ne menciante la aŭtoron; la dato eĉ ne estis menciita.
aludi. mencio
Ago, vortoj de tiu, kiu mencias: el ili neniu faris ion eminentan, kio meritus mencion (Z); honora mencio (post la listo de la premiitoj) en konkurso (B); mencio estis farita pri la servoj.
citado, noto. menciinda
Inda je mencio: aparte menciinda estas lia kontribuo; nemenciinde! (ĝentila respondo al pardonpeto).
mencix
Iel rilatitaj:
atentx
citx
dirx
parolx