kompreni
*kompren/i (tr)
- Havi ĝustan ideon pri la signifo de vorto, parolo ks: kompreni neologismon, tekston, sentencon (X); ŝi komprenis la lingvon de la birdoj (Z); kompreni france (B), dane (Z); la diferencon inter la [...] vortoj vi komprenos plej bone el la sekvantaj ekzemploj (Z); sub vojo ŝi komprenas ja la riveron (Z); parolante pri reformoj, ni ĉiam komprenas sub tio ĉi nur reformojn privatajn (Z); kion vi komprenas sub tio ĉi? (Z); saĝa kapo duonvorton komprenas (Z); batita komprenas aludon (Z); (analoge) en la komenco mi ne bone lin komprenis (Z); milionoj da homoj sin komprenas reciproke nur per unu sama skribado (Z); (abs) ĉu vi komprenas?
kapti la sencon.
- Fari al si ĝustan ideon pri la naturo, valoro, celo de io: malsaĝulo diris vorteron, saĝulo komprenas la tutan aferon (Z); kompreni sian devon, la gravecon de sia kulpo; kompreni la proksimecon de la danĝero; kompreni veremon kaj juston (X); li komprenas predikon kiel bovo muzikon (Z); ĉu mi devas kompreni, ke vi rifuzas?; li lasis al mi kompreni, ke se mi malobeos, li min fordungos; ni komprenas (toleras) neniajn ŝercojn en aferoj, kiuj koncernas honoron (Z); la morto ŝercon ne komprenas: oni ĝin vokas, ĝi venas (Z).
- Fari al si ĝustan ideon pri ies motivoj, karaktero, intencoj: sata malsatan ne povas kompreni (Z); ŝi komprenas la infanojn; mi ne komprenas lian maltrankvilecon; komprenante unu la alian, la popoloj faros [...] unu grandan rondon familian (Z); (atentige aŭ minace) nu, komprenu min bone! se vi iam rekomencos...
- Havi la necesan scion por taŭge fari ion: mi ne multe komprenas en muziko (Z); ŝuisto pli bone komprenas la ŝufaradon, ol la plej sciencoplena ĥemiisto (Z); simpla metiisto, kiu komprenis vivi kun malgrandaj elspezoj (Z); publiko, kiu ordinare komprenas taksi nur sensencajn pantomimojn (Z); lerta ĵurnalisto komprenas prepari artikolon plenan je intereso por la legantoj (Z); ŝia edzo ja ankaŭ sen ŝia helpo komprenas paroli (Z).
kompreno
Ago de tiu, kiu komprenas kaj ties rezulto: per kompreno piuloj saviĝas (X); vera kompreno de tiu ĉi objekto povas esti atingita (Z); ili faris al si idolojn laŭ sia kompreno (X); mi ne scias, kian komprenon vi havas pri la libereco (Z); ne havi eĉ la plej malgrandan komprenon pri io (Z). komprenado - Kapablo kompreni: simila al Dio per sia komprenado (Z).
- = kompreno: erara komprenado de mia rilato al la reformoj (Z).
komprenaĵo
Nocio, ideo: en via cerbo aperas ia komprenaĵo, sed vi ne havas la eblon esprimi ĝin per buŝa vorto (Z); la apudaj komprenaĵoj de komuna ideo (Z). *komprenebla
Tia, ke oni povas ĝin kompreni: por ĉiu plej kompreneblaj reguloj (Z); arto fari sin komprenebla per skribaj signoj (Z). *kompreneble - En komprenebla maniero: kvankam alilingvulo, li tamen ĉiam kompreneble parolis.
- En logika, sinsekva maniero: tio kompreneble estas la plej grava (Z); kvankam ĝi povas kompreneble veni al ni de ia flanko tute ne atendita (Z); kia demando! kompreneble, ke mi lin amas (Z).
komprenebleco
Eco de io, iu komprenebla: la bonega komprenebleco de E. (Z); li esprimis sin kun perfekta komprenebleco. komprenema - Penanta kompreni 1: li venigu knabojn komprenemajn por ĉiu saĝaĵo (X); li laborus tre diligente kaj kompreneme (Z); komprenemeco pri ĉiuj libroj (X).
inteligenta.
- Inklina kompreni 3: en vojaĝoj oni fariĝas komprenema (Z); montru kontraŭ iliaj malvirtetoj iom pli da komprenemo!.
indulga.
kompreneti
Duone kompreni, diveni. komprenigi
Fari, ke iu komprenu: la teksistoj komprenigis la neordinaran desegnon (Z); mi eliris por komprenigi al vi la aferon (X); ili (erare) komprenigis la legantojn, ke la afero tute ne havas estontecon (Z); bone komprenigi al ili, ke estas tre grave, ke ili venu (Z).
klarigi, kredigi. kompreniĝi
Iĝi komprenita: tiaj formuloj facile kompreniĝas. kompreniĝadi
Sin reciproke kompreni: ĉu estas eble, ke ni kompreniĝadu per ia alia lingvo? (Z); estus malfacile kompreniĝadi kun ili (Z); reciproka kompreniĝado inter personoj de malsamaj nacioj (Z). komprenilo (Z), kompreniĝilo (Z)
Io, kio ebligas interkomprenon. komprenpovo
Kapablo kompreni: la komprenpovantaj knaboj. duonkomprenigi
Fari, ke iu komprenu ion nur duone klarigitan. interkompren (iĝ)o
Ago, stato de tiuj, kiuj sin reciproke komprenas. malkompreni, miskompreni
Erare kompreni: por averto de ĉia malkompreniĝo (Z); por eviti ĉian malkompreniĝon (Z); mi nun vidas, ke viaj malkompreniĝoj (malinterkompreniĝoj) estas finitaj (Z); min ne miskomprenu!; vi miskomprenis mian deklaron; la disputo estas kaŭzita simple de miskompreno. nekompren (ad)o
Ago, stato de iu, kiu ne komprenas: signoj, kiuj esprimadis lian absolutan nekomprenadon (Z); la reciproka nekomprenado (Z); al li la taskon ne malfaciligu per intenca neado (Z). *nekomprenebla
Tia, ke oni ne povas ĝin kompreni: nekomprenebla lingvo; tiu ĉi nekomprenebla sintenado (Z); tri aferoj estas nekompreneblaj por mi (X); la nekomprenebleco de la universo. subkompreni - Kompreni, laŭ la vortaranĝo aŭ la kunteksto, ion neesprimitan.
- Ne esprimi tion, kion la vortaranĝo aŭ la kunteksto ebligas kompreni: oni povas uzi ankaŭ la nominativon, se la senco de direkto koncernas ne la substantivon, pri kiu ni parolas; sed ian alian vorton, kiun ni subkomprenas (Z).
elipso.
Esprimoj
Diskuto kun fajro (pro miskompreno). facile komprenebla.
Gargari nekompreneblajn vortojn.
La afero, kiom mi komprenas, (kiom mi scias) okazis subite.
La disputo estis kaŭzita simple de miskompreno.
Li komprenas predikon, kiel bovo muzikon.
Li ne komprenas ŝercon.
Mi ne komprenis vin.
Sata malsatan ne povas kompreni.
Ĉu vi komprenas?.
Kelkaj kunmetaĵoj
duonkomprenigi,interkompren(iĝ)o,komprenado,komprenaĵo,komprenebla,kompreneble,komprenebleco,komprenema,kompreneti,kompreni,komprenigi,komprenilo,kompreniĝadi,kompreniĝi,kompreniĝilo,kompreno,komprenpovo,malkompreni,miskompreni,nekompren(ad)o,nekomprenebla,subkompreni
Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto
absurda
argumento
cerbo
diveni
ekzemplo
elipso
esenco
ideo (komprenaĵo)
kapablo
klara
kompliki
kredi
motivo
nocio (komprenaĵo)
pensi
scii
senco
signifo
simpla
Ankaŭ vidu:
atenta. aŭdi. aŭskulti. besto. instrui. lerni. lingvo. malamiko. paroli. pensi. scii. ŝerci.
Iel rilatitaj:
absurdx
afazix
aferx
aposiopezx
arestx
argumentx
atentx
aŭdx
aŭskultx
bestx
cerbx
divenx
ekzemplx
elipsx
esencx
facilx
idex
instrux
inteligentx
kapablx
kaŭzx
klarx
komplikx
kredx
lernx
lingvx
malamikx
motivx
nocix
parolx
pensx
scix
sencx
signifx
simplx
surdx
vidx
vortx
ĝustx
ŝercx