Aldona, akcesora parto, en fino de verko, libro aŭ dokumento, entenanta aferojn, kiuj ne trovis lokon taŭgan en la verko mem: 'La lingvoj en la nova Eŭropo' havas statistikan apendicon. [anatomio] Nomo de diversaj alpendaĵoj, k precipe de la vermoforma alpendaĵo de la cekumo ĉe la homo. apendicito
[medicino] Inflamo de tiu lasta apendico. apendicektomio
Fortranĉo de ĝi.
Iel rilatitaj:
akcesorx
aŭriklx
cekumx
dokumentx
finx
inflamx
korpx
librx
statistikx
verkx
vostx