titolo

*titol/o

  1. Surskribo, komence de libro, poemo, ĉapitro, artikolo ks, servanta por distingi ĝin kaj resume montri ĝian enhavon: la hebrea titolo de Genezo estas Bereŝit; mi bone memoras tiun filmon, sed mi forgesis ĝian titolon; oni devos iom ŝanĝi la formon kaj la titolon de la propono (Z); sub la titolo 'Parnaso de l' Popolo'Grabowski donis kolekton de tradukitaj poemoj el 22 lingvoj; grastipa titolo.
  1. Persona nomo, hereda aŭ ne, montranta aŭ implicanta oficon (reĝo, juĝisto, kapitano ktp), nobelecon (duko, grafo ktp), meritan distingitecon aŭ ĝentilan honorigon (Doktoro, Profesoro, Via Moŝto, Sinjoro ktp): li ricevis la titolon princo (Z); vi donas al mi la titolon de majstro (Z); preni sur min la titolon de honora prezidanto (Z); vi certe ricevos doktoran titolon (Z); titolo sen mono-sensignifa sono (Z); sub la titolo de konsiliestro li efektive havis ĉiujn povojn.
  • titola
    Rilata al titolo: sur la titola paĝo estas dirite [...] (Z).
    titulara.
  • titoli (tr)
    1. Doni al io titolon: kiel vi titolos vian novan verkon? (B); titoli filmon.
    1. Nomi iun per titolo: ne forgesu dum la aŭdienco ĉiam titoli la ĉefon generalo! (B); li amas esti titolata prezidanto.
    1. Atribui al iu titolon: titolita profesoro.
  • titolaro
    Plena kolekto de ies titoloj: la titolaro de romia konsulo.
  • titoluloj
    La homoj kun titoloj (plejofte nobeloj, eminentuloj ks).
  • subtitolo
    1. Pli malgrandtipa titolo, metita sub la ĉefa titolo de libro, por ĝin precizigi: la subtitolo de 'Hamleto'estas: Reĝido de Danujo; la subtitolo de 'Sinjoro Tadeo'estas: 'la lasta armita posedopreno en Litvo'.
    1. Skriba traduko de fremdlingva filmo, aperanta ĉe la malsupro de la bildoj: usona filmo kun franclingvaj subtitoloj. [VIDU] dubli.

    titolo


    Iel rilatitaj:

    Baalx Cezarx Cidx ajatolx aristokratx doktorx eldonx fratx fraŭlx librx nomx oficialx patrx princx sinjorx ĉapitrx