blazono

  1. Tuto de la insignoj, devizoj k ornamoj, kiuj konsistigas la simbolan k distingan signon de homo, familio, korporacio, urbo, regno: la Dana blazono (Z); blazonŝildo (Z); (f) la blazonflago de niaj kongresoj (Z).
  1. = heraldiko.
  • blazona
    Rilata al blazono: la blazonaj reguloj (aro da reguloj, kiu regas la kreadon k priskribon de blazono, ekz. 'oni ne metu metalon sur metalon').
  • blazoni (tr)
    Krei aŭ priskribi blazonon laŭ la blazonaj reguloj.
  • blazonisto
    Heraldikisto.
  • blazonlibro
    Libro, kiu priskribas la blazonojn en difinita provinco, regno ks.
    blazono

    blazono

    Bildvortaro


    62-01 -38 : heraldiko
    62-01 : plena blazono
    62-02 : blazonŝildo
    62-03 : helmo
    62-04 : lambrekeno
    62-05 : volvaĵo; helmvolvaĵo
    62-06 : kresto; blazonkresto
    62-07 -10 : blazonhelmoj
    62-07 : fermita helmo; pothelmo
    62-08 : krada helmo
    62-09 : helmo kun malfermita viziero
    62-10 : turnira kasko; bekohelmo
    62-11 : ondumita trabo; onda strio; herolda signo
    62-12 : lilio (ofta emblemo)
    62-13 : foliarkrono; helmkrono
    62-14 -15 : geedza blazono
    62-14 : edza blazono
    62-15 : edzina blazono
    62-16 : blazonmantelo
    62-17 -18 : ŝildotenantoj; blazonbestoj
    62-17 : taŭro
    62-18 : unikorno; unukornulo
    62-19 -25 : blazonpriskribo kun ŝildokampoj kaj heraldikaj flankoj
    62-19 : centra kantono; ŝildocentro
    62-20 : dekstra supra kantono
    62-21 : maldekstra supra kantono
    62-22 : dekstra koksa kantono
    62-23 : maldekstra koksa kantono
    62-24 : dekstra malsupra kantono
    62-25 : maldekstra malsupra kantono
    62-26 -27 : metaloj
    62-26 -31 : tinkturoj; koloroj
    62-26 : oro
    62-27 : arĝento
    62-28 -31 : farboj
    62-28 : sablo (nigro)
    62-29 : gorĝo (ruĝo)
    62-30 : lazuro (bluo)
    62-31 : sinoplo (verdo)
    62-32 -38 : helmornamajoj
    62-32 : strutoplumoj
    62-33 : bastonoj
    62-34 : duonkapro
    62-35 : turnirflagetoj
    62-36 : bubalkornoj
    62-37 : harpio
    62-38 : pavovosto

    Iel rilatitaj:

    armorix brisurx devizx familix heraldikx insignx librx mantelx ornamx regnx signx simbolx