skribi

*skrib/i (tr)

  1. Desegni simbolojn prezentantajn ideojn aŭ vortojn aŭ sonojn, precipe per krajono, plumo aŭ peniko sur papero ks: skribi maldike, grase, dense; skribu per prestipoj, per majuskloj; skribi legeble, nelegeble (Z); ĉu vi povoscias skribi bele (okulplaĉe) kaj ĝuste (laŭ la ortografio)?; li scias skribi la grekajn, hebreajn literojn, la ĉinajn ideogramojn; skribi muzikajn notojn; la sonon 'ŝ' oni skribas laŭ la lingvoj per ch, sh, sch, sk aŭ sci; la malnova abocolibro ĝis nun estis nur skribita, kaj ĝi staris apud la nova, la presita (Z).
  1. Kovri, plenigi per tiaj signoj: li jam skribis tri pagojn; skribi ĉekon, formularon.
  1. Esprimi ideojn aŭ pensojn per tiaj signoj: mi skribis kelkajn vortojn sur aparta papereto (Z); malsaĝulo ĉie sian nomon skribas (Z); li skribis sian nomon per kreto sur la trabo (Z); skribi mian aprobon sur la manuskripton mem mi ne povas (Z); altaro, sur kiu estis skribite: Al Dio Nekonata (N); pardonu, ke mia letero estas skribita iom akre (Z); (f) Mi skribos Mian leĝon sur ilia koro (X); sur mia nazo ne estas skribite, ĉu mi havas monon (Z); skribita sur la akvo, sur la sablo (pp ekz. neplenumota promeso).
  1. Verki aŭ komponi: skribi romanon (B); en la infaneco mi skribis diversajn versaĵojn (Z); tiu Libro, kiun Dio per Sia propra sankta mano skribis (Z); se vi prenos bonan verkon verkitan nun kaj alian bonan verkon skribitan antaŭ 10 jaroj [...] (Z); estas tre bone, se s-roj E. kaj L. skribos ian melodian muzikon al unu aŭ al kelkaj versaĵoj E-aj (Z); nu, mi certe legis la vian (novelon), kiel bone skribita! (Z); li skribis en la gazetoj, en revuoj.
  1. Sciigi, skribante leteron: skribu tuj al mi la rezultojn; mi ankaŭ skribis al vi pri la 'Adresaro' (Z); mi skribos al li, ke mi deturnas de li mian manon, ke li neniam venu antaŭ miaj okuloj (Z); (abs) li skribas hejmen ĉiusemajne; se vi kiu ne ricevis, volu skribi al S-ro G. (Z); s-ro V.L. skribis al mi antaŭ 34 jaroj (Z); tio tute ne estas tiel granda malfeliĉo, kiel vi skribas (Z).
  1. Formaligi, registri skribante: respondis Pilato: kion mi skribis (verdiktis), tion mi skribis (N); Vi skribis kontraŭ mi maldolĉaĵon (X) (kondamnis al sufero); ve al tiuj, kiuj skribas maljustajn verdiktojn (X); mi ne kredas, ke hom' rajtus treti la diajn, daŭrajn, ne skribitajn leĝojn; la skribita juro (kontraste al la moro); ĉu ne tiel estas skribite en la Korano? (Z); [KRISTANISMO] bonfaroj alportas benon' estas skribite (Z) (en la Biblio).
  1. . [KOMPUTIKO] Meti datenojn en memoron: skribi datenojn sur diskon.
    legi, registri, ŝargi.
  • skribo
    1. Ago de iu, kiu skribas: rapida skribo (B); skribo de tia letereto kostos al vi ne pli ol du minutojn. [VIDU] skriboĉambro, skribovaro.
    1. Maniero skribi: bela, legebla skribo (B); rekta, oblikva, misoblikva (de maldekstre supre al dekstre malsupre) skribo; monumenta skribo; fonetika skribo; la Brajla skribo (per reliefaj punktoj); la skribkaraktero de mia frato (Z).
    1. Io skribita: tiun skribon mi ne povas legi; diron oni neas, skribo ne pereas (Z). [VIDU] skribarto.
    1. Verko: kiel ĝi estis nomata en la malnovaj Islandaj skriboj (Z); komentarii partaĵon en la Sankta Skribo (Z) (Biblio).
  • skriba
    Farita per skribo: parola literaturo kaj skriba literaturo (Z); la araba skriba lingvo.
  • *skribe
    En skriba formo aŭ maniero: ni faris la kontrakton ne skribe, sed parole (Z).
  • *skribado
    1. Maniero skribi.
    1. Verkado: nun la skribado de ia artikolo fariĝas por mi ĉiam pli malfacila (Z).
  • skribaĵo
    Io skribita.
  • skribejo
    ĉambro destinita por skribado.
  • skribilo
    Iu ajn objekto, kiu servas por skribi: prenu al vi grandan skribtabulon kaj skribu sur ĝi per homa skribilo (X); ilia peko estas skribita per fera skribilo sur la tabelo (X).
    grifelo, krajono, globkrajono, plumo, fontoplumo, peniko.
  • *skribilaro
    Tuto de la objektoj, utilaj por skribi: skribilaro konsistas el inkujo, sablujo (nun: sorbopapero), plumoj, krajono kaj inksorbilo (Z).
    garnituro.
  • *skribisto
    1. Homo, kies profesio estas skribi por la aliaj: skribisto simple transskribas paperojn (Z); la mirinda ekzakteco de la egiptaj skribistoj.
    1. [BIBLIO] Leĝisto 2: gardu vin kontraŭ la skribistoj, kiuj amas ĉefseĝojn en la sinagogoj kaj ĉeflokojn ce festenoj (X).
  • skribmaŝino
    Tajpilo.
  • skribsubaĵo
    Plataĵo, ordinare provizita per granda sorbopapero, sur kiun oni metas la paperon skribotan.
  • alskribi
    1. Aligi skribe: kiam oni estas alskribitaj al ia religia komunumo (Z); alskribi sin malkaŝe al komunumo de senreligiuloj (Z).
    1. Atribui: la multpezecon de la lingvo mi alskribadis nur al tio, ke mi ankoraŭ ne sufiĉe bone ĝin posedas (Z).
    1. Aldoni skribe: al mia letero mia filino alskribis kelkajn dankajn vortojn.
  • alskribiĝi
    Aliĝi, enskribiĝi: alskribiĝi al ia klubo (Z).
  • *ĉirkaŭskribi
    1. Marki limon ĉirkaŭ; enfermi en limojn: ĉirkaŭskribi temon, esploron.
    1. [MATEMATIKO] Desegni geometrian figuron ĉirkaŭ alia donita tiel, ke ne ekzistas pli malgranda simila figuro enhavanta tiun ĉi.
  • eksterskribi
    [MATEMATIKO] Desegni cirklon apud triangulo tiel, ke ĝi tanĝas unu lateron de ekstere kaj la pluigaĵojn de la du aliaj.
  • enskribi
    1. Meti skribe en ion: ĝi estis enskribita en la Nomaron sub No. 54 (Z); en la preĝeja libro li estis enskribita kiel filo de Anneto (Z); (f) en Via libro estas enskribitaj ĉiuj tagoj kreotaj (X); glore enskribi sian nomon en la historion (Z); ĉiuj homoj havas nur unu religion, kiu estas enskribita en la koro de ĉiu homo sub la nomo de konscienco (Z); enskribu en vian memoron (Z); esti bone enskribita ĉe iu (Z) (ĝui ties favoron).
    1. [FINANCO] Registri kiel ŝuldon aŭ bonhavon: tiun ĉi sumon mi enskribis en vian kalkulon (Z), en vian krediton (Z), en vian ŝuldon (Z); mi 5 rublojn danke enskribis por la 'Biblioteko' (Z).
    1. [MATEMATIKO] Desegni geometrian figuron ene de alia donita tiel, ke ne ekzistas simila figuro pli granda ene de tiu ĉi.
  • enskribo
    Tio, kio estas enskribita: enskriboj gravuritaj sur ŝtono.
  • enskribiĝi
    Iĝi enskribita: ĉu vi jam enskribiĝis por la kongreso?
  • memskribaĵo
    1. Aŭtografo.
    1. Holografo.
  • misskribo
    Eraro senkonscia en la skribo.
  • nepriskribebla
    Tia, ke oni ne povas ĝin priskribi: kun nepriskribebla entuziasmo; nepriskribebla pejzaĝo; la dua estas nepriskribeble malbela (Z).
  • neskribuzita
    Tia, ke oni ankoraŭ nenion skribis sur ĝi: neskribuzita griza papero (Z).
  • postskribo
    Alineo, aldonita lastmomente de la fino de letero, post la subskribo.
  • priskribi
    Distinge kaj vive prezenti ion per vortoj, tiamaniere, ke la aŭdanto aŭ leganto povas ĝin sufiĉe precize imagi: li priskribis al ŝi la lokon, kie la frato enterigis lian kadavron (Z); la loko estis priskribita al ŝi tute precize (Z); priskribi katastrofon, aventuron (B); tio ne estas facile priskribebla (Z).
  • priskribo
    Ago kaj vortoj de iu, kiu priskribas: lia priskribo estis tiel malpreciza, ke ni ne povis retrovi la domon; tie troviĝas marĉejo, kiel oni povas vidi el la priskribo de la distrikto (Z); ŝia beleco estis super ĉia priskribo.
  • reskribi
    1. Skribi denove, kun aŭ sen modifoj: mi almetas ĉi tie du kopiojn de tiuj reskribitaj versoj (Z); la trian akton li reskribis jam tri fojojn; reskribi filmon.
    1. Skribi responde al la sendinto de letero: mi skribas al ŝi, ŝi reskribas al min.
  • subskribi
    1. Skribi ion sub io: se la ekzamenisto subskribas sub la tradukita verko, ke li trovis ĝin [...] (Z).
    1. Skribi sian nomon sub io por montri sian aŭtorecon aŭ sian aprobon: tian kontrakton la firmo povas sendi al mi, kaj mi ĝin subskribos (Z); la artikolo devis enhavi laŭdon de E-o, kaj tial subskribi ĝin per mia nomo estus nekonvene (Z); poŝtkarto subskribita de ĉiuj partoprenintoj (Z); al ĉiuj subskribintoj mi esprimas [...] (Z); subskribi abonon, ĉekon, traton.
  • subskribo
    Nomo skribita sube de dokumento por pruvi la aŭtorecon aŭ aprobon: mi ne donis al la artikolo mian subskribon (Z); kun nelegebla subskribo; la Deklaracio portos la subskribojn de plej eminentaj E-istoj (Z).
    signaturo.
  • superskribi
    1. Skribi vorton super alia vorto, kiun oni volas ŝanĝi: en la librotenado estas malpermesite superskribi literojn aŭ ciferojn.
    1. [KOMPUTIKO] Skribi datenon en memoron, tiel detruante la datenon, kiu estis tie antaŭe: superskribi la malnovan version.
  • surskribi
    Formale aŭ oficiale skribi sur io: super la pordo estis surskribite: Administracio.
  • surskribo
    Tio, kio estas skribita sur io: krajonitaj surskriboj; mi petas, ke la aŭtoroj ne presigu sur la novaj eldonoj de siaj verkoj surskribon (Z); ni pririgardis la preĝejon kaj la malnovajn surskribojn de la monaĥoj (Z); veluro, sur kiu estis brodita pia surskribo (Z); deĉifri antikvajn surskribojn.
    grafitio.
  • teleskribilo = teletajpilo.
  • *transskribi
    Reprodukti per skribado: skribisto simple transskribas paperojn (Z).
    kopii.
  • transskribo
    Ago transskribi kaj ties rezulto: la transskribo okupis unu semajnon (Z).
  • transskribado
    1. Metodo de prezentado de la fonetika valoro de signoj en unu grafismo per signoj de alia grafismo: transskribado de la ĉinaj ideogramoj per latinaj literoj; la du sistemoj de japana transskribado.
    1. [BIOLOGIO] Transigo de gena informo de molekulo de DNA al molekulo de RNA.
      replikado. [VIDU] kodo 3.
  • inversa transskribado
    Transigo de la gena informo de molekulo de RNA al molekulo de DNA.
  • inversa transskribazo
    [BIOLOGIO] Enzimo, katalizanta inversan transskribadon.
  • belskribado
    Kaligrafio: li donas lecionojn de belskribado (Z).
  • kojnoskribo
    Skribsistemo, uzata dum la dua kaj unua jarmiloj a.K. en la tuta Proksimoriento, kaj prezentanta silabojn per signoj, kies elementoj estas kojnoformaj.
  • manskribi
    Skribi per la mano, ne per maŝino: nomaro de la jam presitaj aŭ manskribitaj verkoj por la blinduloj (Z).
  • maŝinskribi
    Tajpi.
  • petskribo, petoskribo (Z)
    Peticio.
  • plenskribi
    Skribi 2: plenskribi blankojn.
  • plugoskribado
    [HISTORIO] Maniero, kiel kelkaj antikvaj surskriboj estas skribitaj kun ŝanĝo de direkto ĉe la fino de ĉiu linio (tiel ke la unua linio estas ekz. skribita de maldekstre dekstren, la dua inverse, la tria denove de maldekstre ktp).
  • punskribo
    Lerneja puno, konsistanta en la kopiado de difinita nombro da linioj aŭ versoj.
  • tomboskribo
    Surskribo enskrapita en tomboŝtono kaj informanta pri la entombigito.

    skribi


    Esprimoj

    Li scipovas nek legi, nek skribi.
    Li skribas kiel kokino (tute nelegeble).
    Malsaĝulo ĉie skribas sian nomon.
    Sur mia nazo ne estas skribite, ĉu mi havas monon.
    Viaj leteroj estas ĉiam skribitaj tute nelegeble.

    Kelkaj kunmetaĵoj

    alskribi,alskribiĝi,belskribado,eksterskribi,enskribi,enskribiĝi,enskribo,inversa transskribado,inversa transskribazo, kojnoskribo, manskribi, maŝinskribi, memskribaĵo,misskribo,nepriskribebla, neskribuzita, petoskribo, petskribo,plenskribi, plugoskribado,postskribo,priskriba geometrio,priskribi,priskribo, punskribo,reskribi,skrib(o) tablo,skriba,skribado, skribarto,skribaĵo,skribe,skribejo,skribi,skribilaro,skribilo,skribisto, skribkaraktero, skribmaŝino,skribo, skriboplumo, skribovaro, skriboĉambro, skribprogramo, skribrulaĵo,skribsubaĵo, skribtabulo,subskribi,superskribi,surskribi,surskribo,teleskribilo, tomboskribo,transskribado,transskribi,transskribo,ĉirkaŭskribi

    Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto

    analfabeta
    nigre sur blanke

    foliumi
    legi
    preskribi
    proskribi
    tajpi
    verki

    fontoplumo
    globokrajono
    grifelo
    inko
    krajono
    peniko
    plumo

    (halto) streko
    alfabeto
    apostrofo
    citiloj
    demandosigno
    komo
    krampoj
    krisigno
    parentezoj
    punkto

    dokumento
    eseo
    libro
    pamfleto
    romano
    satiro
    verko
    folio
    kajero
    papero
    paĝo

    litero
    signo
    simbolo

    alineo
    linio
    marĝenoj
    preskribo
    proskribo
    teksto

    Ankaŭ vidu:

    aŭtoro, komponi

    Bildvortaro


    163-01 -20 : skribsistemoj (skribosignoj)
    163-01 : malnov-egiptaj hieroglifoj, ideografia sistemo
    163-02 : araba skribo
    163-03 : srmena skribo
    163-04 : kartvela skribo
    163-05 : ĉina skribo (unua linio: klasika skribo; dua linio: simpligita skribo - sama teksto)
    163-06 : japana skribo (unu kanĝia kaj du hiraganaj signoj)
    163-07 : hebrea skribo
    163-08 : kojnoskribo
    163-09 : nagario, sanskrita skribo
    163-10 : siama skribo
    163-11 : tamula skribo
    163-12 : tibeta skribo
    163-13 : sinaja skribo
    163-14 : fenica skribo
    163-15 : greka skribo
    163-16 : malnov-romia monumenta skribo
    163-17 : uncialo, majuskla skribo
    163-18 : karolida minuskla skribo
    163-19 : runa skribo; runoj
    163-20 : cirila skribo
    163-21 -26 : antikvaj skribiloj
    163-21 : hinda ŝtalgrifelo, skrapilo por skribi sur palmopapero
    163-22 : malnov-egipta skribilo, junka paniklo
    163-23 : kana plumo
    163-24 : skribopeniko
    163-25 : romia metalplumo
    163-26 : ansera plumo
    164-01 -15 : skriboj
    164-01 : gotika skribo
    164-02 : ŝvabaĥa skribo [Schwabach]; ŝvabaĥo
    164-03 : frakturo
    164-04 : renesanca Antikvo [Antiqua]
    164-05 : baroka Antikvo [Antiqua]
    164-06 : klasikisma Antikvo [Antiqua]
    164-07 : Senserifa; Grotesko
    164-08 : Egipta [Egyptienne]
    164-09 : Skribmaŝina
    164-10 : angla manskribo
    164-11 : germana manskribo
    164-12 : latina manskribo
    164-13 : stenografaĵo
    164-14 : fonetika skribo (fonetika transskribo)
    164-15 : blindula skribo (brajlo)
    164-16 : levita litero
    164-17 : mallevita litero
    164-18 -49 : interpunkciaj kaj specialaj signoj
    164-18 : punkto
    164-19 : dupunkto
    164-20 : komo
    164-21 : punktokomo
    164-22 : demandosigno
    164-23 : krisigno; ĉu-signo
    164-24 : apostrofo
    164-25 : superpunkto
    164-26 : dividostreko
    164-27 : haltostreko
    164-28 : longa haltostreko
    164-29 : substreko
    164-30 : superstreko
    164-31 : suprenstreko; dekstra oblikvo
    164-32 : malsuprensteko; maldekstra oblikvo
    164-33 : rondaj krampoj
    164-34 : rektaj krampoj
    164-35 : kunigaj krampoj
    164-36 : citiloj
    164-37 : angulaj citiloj
    164-38 : tripunkto
    164-39 : paragrafsigno
    164-40 : kopirajtsigno
    164-41 : signo de registrita varmarko
    164-42 : signo de neregistrita varmarko
    164-43 : kaj-signo
    164-44 : numersigno; dieso
    164-45 : po-signo; volvita a; heliko; ĉe- signo
    164-46 -49 : specialaj signoj en tekstprilaborado
    164-46 : kondiĉa dividostreko
    164-47 : alinesigno
    164-48 : kuntena dividostreko
    164-49 : signo de nerompebla spaceto
    164-50 -56 : diakritaj signoj; diakritoj; kromsignoj
    164-50 : akuta supersigno; dekstra korno (a-akuto)
    164-51 : malakuta supersigno; maldekstra korno (a-malakuto)
    164-52 : cirkumflekso (a-cirkumflekso); ĉapelo; pinta hoketo
    164-53 : cedilo (co-cedilo); subhoko
    164-54 : dierezo (se silabiga); tremao; superdupunkto; umlaŭtsigno (e-tremao)
    164-55 : tildo (no-tildo); ondosigno
    164-56 : haĉeko (co-haĉeko); v-hoketo
    164-57 -61 : genealogiaj signoj
    164-57 : naskita ...
    164-58 : mortinta ...
    164-59 : edz(in)igita ...
    164-60 : heredulo
    164-61 : heredulino

    Iel rilatitaj:

    Biblix agrafix alfabetx alinex analfabetx anglezx apostrofx artx aŭtografix aŭtografx aŭtorx brajlo brosx citx daktilografx dirx dokumentx esex folix grifelx inkx kajerx karakterx kojnx komponx komx krajonx krampx legx librx linix literx manx marĝenx maŝinx mem pamfletx paperx parentezx paĝx penikx petx plenx plugx plumx preskribx programx proskribx punktx punx romanx rulx satirx signx simbolx strekx tablx tabulx tajpx tekstx tombx uzx varx verkx verx ĉambrx ĵurnalx