gvidi

*gvid/i (tr)

  1. (iu iun) Montri al iu persono la vojon ĝustan, irante kun li kaj helpante al li por atingi la celon, kiun li intencas trafi: gvidu kaj konduku min (X); gvidu min sur la vojo de eterneco (X); kiam vi iros, ili gvidos vin (X); gvidi sur montoj, en muzeo (B); ŝi prenis lin per la mano kaj gvidis tra la malluma ĉambro; gvidi blindulon; (f) aliajn gvidas kaj mem ne vidas (Z).
    akompani, konduki, irigi.
  1. (io) Montri la linion ĝuste kondukantan al la celo; direkti la movon al la celo: la pafiltubo gvidas la okulon al la celpunkto; la polusa stelo gvidis la iradon de la esploristoj; kompaso gvidas la maristojn; diversaj markoj gvidis ilin sur la ĝusta vojo; gvidloko, gvidmarko, gvidsigno.
    stiri.
  1. (f) (iu aŭ io) Montri, sciigi al iu la konduton, kondukontan al la celo: gvidi la publikan opinion; bona konscio (konscienco) vin gvidos (X); gvidi sian armeon al la gloro, la popolon al la feliĉo; liaj pasioj gvidis lin; pastro gvidas la konsciencojn de siaj prizorgatoj; la E-istoj sentis tiun idealon kaj estis gvidataj de ĝi (Z); gvidata de instinkto (Z).
    mentori.
  1. (f) (iu) Montri, sciigi per siaj spertaj konsiloj, kiel eble plej bone funkciigi ion: gvidi la ellaboradon de projekto (Z); gvidi kurson.
    estri, regi, direktoro.
  • sin gvidi
    1. Trovi la direkton: la maristoj sin gvidas per la kompaso; sin gvidi per palpado en la mallumo; ĉiu sin gvidas kiel li vidas (Z).
      sin orienti.
    1. Esti gvidata: sin gvidi per naciaj gustoj, per simpatioj aŭ antipatioj (Z), per severaj principoj (Z), per kaprico (Z), per ekstera ŝajno (Z); la lingvo E. sin gvidis per tiu ĉi leĝo (Z).
  • gvida
    Rilata al gvidado: la gvida stelo (Z); prudentulo akiros gvidajn kapablojn (X); gvida punkto, modelo (Z), principo.
  • gvido
    1. Io, kio gvidas: gvido de sidvalvo, de glitpeco.
    1. (f) Principo, kiu gvidas: ĉiu laboras laŭ sia propra gvido (Z); riĉeco sen gvido kiel ĉevalo sen brido (Z).
      kanono, normo.
  • gvidado
    Ago de tiu, kiu aŭ tio, kio gvidas: ekskurso sub la gvidado de la arbarinĝeniero; preni sur sin la gvidadon de E-a kurso; (komisionoj), kiuj troviĝos sub la gvidado de unu komitato centra (Z).
  • gvidadi
    Daŭre gvidi: ili deziras ke mi persone gvidadu la aferon (Z).
  • gvidanto
    Tiu, kiu gvidas: la gvidantoj de tiu popolo erarigas kaj la gvidatoj pereos (X); E. povas havi aŭ ne havi siajn libere elektitajn gvidantojn (Z); (f) lasu vian propran senton esti via gvidanto (Z).
  • gvidilo
    ĉio, kio servas por gvidi: plej bona gvidilo estas la lango (Z) (ĉar ĝi servas por demandi).
    celilaro, kondukilo, stirilo.
  • gvidisto
    Homo, kiu profesie gvidas: gvidisto por montara surirado; turista gvidistino.
  • misgvidi
    Malĝuste gvidi; gvidi en erara direkto.
  • ondogvidilo
    [FIZIKO] [TELEKOMUNIKOJ] Metala tubo por gvidi elektromagnetajn ondojn, precipe ultrakurtajn.
  • radiogvidado
    Gvidado de ŝipoj aŭ aviadiloj helpe de radiosignaloj.
  • radiogvidilo
    Teknika aranĝaĵo por ebligi alteriĝon de aviadiloj sen videbleco.

    gvidi


    administri
    atingi.
    direkti,
    gvidi,
    estri,
    konduki.
    mentori.
    montri.
    movi.
    regi
    sciigi.
    stiri aŭton.
    trafi.
    trovi.

    celo.
    konduto.

    aŭtomobilo. iri. loko. vojaĝi.

    Iel rilatitaj:

    -an Dalai-lamax administrx aŭtomobilx bridx decidx irx komitatx konsilix librx lokx movx muzex nenie vojaĝx ĉiĉeronx