komposti

*kompost/i (tr)

[TIPOGRAFIO] Reprodukti tekston, kunmetante la tipografiajn literojn necesajn por ĝin presi: komposti linotipe, permane. [VIDU] kompostareo.
  • kompostado
    Agado de tiu, kiu kompostas.
  • kompostaĵo
    Io kompostita: la presisto konservos la kompostaĵojn por la reeldono. [VIDU] blanklinio, fileo 3, galeo, kadrato, paĝo, spaceto.
  • kompostilo
    Aparato, per kiu kompostisto permane aranĝas la tipojn en egalajn liniojn.
  • kompostisto
    Tiu, kies metio estas komposti.
  • diskomposti (Z)
    Malkunigi la tipojn.
  • fotokomposti
    Reprodukti per maŝino tekston sur fotografa filmo.
  • fotokompostado
    Ago fotokomposti: procedo de fotokompostado.
  • fotokompostilo
    Maŝino por fotokomposti.
  • fotokompostisto
    Tiu, kiu profesie fotokompostas.

    kompostx

    Bildvortaro

    326 : Kompostejo I (tipografio kaj korektosignoj)


    326-01 -17 : kompostaĵo
    326-01 : inicialo
    326-02 : trikvarone grasa tiparfasono
    326-03 : duongrasa tiparfasono
    326-04 : linio
    326-05 : interlinia spaco
    326-06 : ligaturo
    326-07 : kursiva tiparfasono
    326-08 : magra tiparfasono
    326-09 : grasa tiparfasono
    326-10 : mallarĝe grasa tiparfasono
    326-11 : majusklo aŭ ĉeflitero
    326-12 : minusklo aŭ etlitero
    326-13 : interspacigo
    326-14 : majuskleto
    326-15 : alineo
    326-16 : deŝovo aŭ indento
    326-17 : intervorta spaco
    326-18 : tipometro (tipografia skalo)
    326-19 : rastrumangulo
    326-20 : rastrumlarĝo
    326-21 : rastrumvaloro
    326-22 : interlinia spaco
    326-23 : litergrandeco en tipografiaj punktoj [1 punkto = 0,376065 mm]
    326-24 : liniodiko
    326-25 : centimetra skalo
    326-26 : cola skalo
    326-27 : korektosignoj
    326-28 : damaĝita litero
    326-29 : malpurigita litero aŭ tro dika apero
    326-30 : mankanta vorto
    326-31 : forstrekenda interpunkciaĵo
    326-32 : reprenita korektaĵo
    326-33 : mislokitaj literoj
    326-34 : eksterliniiĝo
    326-35 : mislokitaj vortoj
    326-36 : enda alineo
    326-37 : forstrekenda litero aŭ vorto
    326-38 : tro larĝa intervorta spaco
    326-39 : mankanta intervorta spaco

    327 : Kompostejo II (cifereca ŝablonpretigado)


    327-01 : paĝopretigo
    327-02 -3 : aranĝo de prespaĝo
    327-02 : teksto
    327-03 : bildo
    327-04 : Postscript®-dosiero, traduko de paĝaranĝo en paĝopriskriban lingvon
    327-05 : PDF-dosiero (PDF: portebla dokument-formato)
    327-06 : komputilo
    327-07 : datuminterŝanĝo per cifereca telefonreto CRIS [cifereca reto kun integritaj servoj]
    327-08 : datumkontrolo
    327-09 : preparo al presado
    327-10 : kolortraktado, adapto de koloroj al eliga aparato
    327-11 : korekto de kolormiskovroj
    327-12 : impozado, aranĝo de paĝoj en presfoliegojn
    327-13 : rastrumbilda komputilo (rastrumbilda procesilo, RBP) por transformi literojn, grafikaĵojn kaj bildkoderojn en bilderojn aŭ rastrumerojn
    327-14 : lasera surplaka bildigo
    327-15 : kovrilo
    327-16 : aparatujo
    327-17 : eliga aperturo
    327-18 : eksponado de plakoj
    327-19 : lasero
    327-20 : poligona spegulo
    327-21 : angulkorekta optikaĵo
    327-22 : transdirekta spegulo
    327-23 : eksponata plako
    327-24 : ekspona tablo
    327-25 : presfilmo, pretbilda plako
    327-26 : presistino

    Iel rilatitaj:

    aranĝx librx