rafini

*rafin/i (tr)

  1. [KEMIO] [TEKNIKOJ] Plipurigi substancon per iaj procedoj: rafini sukeron, petrolon, oleon.
    afinacii.
  1. (f) Elegantigi, delikatigi (pp gustoj, manieroj ks): rafini sian stilon, la lingvon; rafinita gusto, lukso.
    poluri, klerigi.
  1. (f) Uzi subtilaĵojn en la penso aŭ parolo: li rafinas super la distingo inter tiuj du sinonimoj; tro rafinita rezono.
    precioza.
  1. (f) Lertigi je ruzado: ho, rafinita peco! (Z) (lerta ŝajniganto); tre rafinitaj iroj sur la ŝaka tabulo (Z); plej energiaj teoriaj predikantoj kaj plej rafinitaj agitadoj (Z).
  • rafinado
    Ago de tiu, kiu rafinas: la rafinado de sukero, petrolo; ekstrema rafinado de la pensoj.
  • rafinaĵo
    Io rafinita: tia movo estas rafinaĵo super liaj kapabloj.
  • rafinejo
    Fabriko, kie oni rafinas, precipe pp sukero kaj petrolo.
  • rafinozo
    [KEMIO] Trisakarido, C18H32O16, troviĝanta kun sakarozo en la suko de multaj plantoj, i.a. de sukerbeto; kromprodukto de la rafinado de betsukero.

    rafinx


    Iel rilatitaj:

    afinacix barbarx benzinx betx delikatx librx salx sukerx