verso

*vers/o

[BELETRO] Aro da vortoj aranĝitaj laŭ la valoro aŭ nombro de iliaj silaboj, konsistiganta stilistikan unuon, kun regula kontinueco kaj regula periodeco: jambaj, blankaj, malĝustaj versoj; tiajn versojn oni skribas, kiam oni estas enamiĝinta (Z); oni verkis versojn pri sia peko (Z); liberaj versoj (sen regula alterneco); societaj versoj (supraĵaj kaj spritaj).
rimo, ritmo, strofo.
  • versa
    Rilata al versoj: versa rakonto; la versaj leĝoj.
  • versi (ntr)
    Verki versojn.
  • versaĵo
    Poeziaĵo: en la infaneco mi skribis diversajn versaĵojn (Z); Versaĵoj en prozo (B) (ne obeantaj la regulojn de la versoj, sed entenantaj poeziecan tonon).
  • versego
    Longa verso, plejofte sen rimoj, sen alia ritmo, ol cezuro ĉirkaŭ la mezo: la versegoj de la Biblio, de Zaratuŝtro. [VIDU] versiklo.
  • verseto
    Mallonga verso pri malgrava temo: mi ĵetis sur la paperon kelkajn versetajn.
  • versisto
    Tiu, kiu verkas versojn, rigardata senkonsidere pri la inspiro: eraro ofte renkontata ĉe la komencaj E-aj versistoj (Z); li estas versisto, ne poeto.
  • versduono (evi) = hemistiko.
  • versfarado
    Maniero, en kiu oni faras versojn: la reguloj de la farado.
    metriko, prozodio.
  • dekverso, okverso, kvarverso, triverso ktp.
    Poemeto de respektive 10, 8, 4, 3 versoj.

    verso


    Iel rilatitaj:

    akrostikx aleksandrx aliteracix amfibrakx anapestx asklepiadx baladx cezurx daktilx kanzonx librx piedx poetx ritmx