legi

*leg/i (tr)

  1. Sekvi per la okuloj presitan aŭ skribitan tekston kaj ĝin prononci voĉe aŭ enmense: legi leteron, libron, manuskripton, hieroglifojn; mi ne povoscias legi (X); se mi legos en ĉiu tago po 15 pagoj (Z) [...] ; mi ne povas legi tiun ĉi vorton; li laŭte ilin legis al si (Z); sidante en sia ĉaro, li legis la profeton Jesaja (N); ĉiu povis legi en ili (la gazetoj) nigre sur blanke, ke (Z) [...] ; vi legu en la libro (Z); oni legis el la libro de instruo ĉiutage (X); ofte li dormigis min, legante el siaj poemoj; (analoge) legi per la fingroj ( [VIDU] brajlo); [FIZIKO] legi instrumenton (la liveritan mezuron).
    deĉifri.
  1. (f) Diveni ies penson laŭ la ekstera aspekto: en lia fizionomio oni legis seriozecon (Z); sur la vizaĝo (de la mortantino) oni povis legi pri paco kaj favorkoreco (Z).
    konjekti. [VIDU] perfidi.
  1. [KOMPUTIKO] Preni datenojn el memorilo: programo legas la datenojn de disko en la ĉefmemoron; instrukcio legas valoron el ĉefmemoro en dateningon.
    skribi, ŝargi.
  • lego
    1. Ago de tiu, kiu legas unurigarde: la lego de tiu litero estas necerta; kia estas la lego sur la termometro?; prilabori la legojn. [VIDU] legoĉambro, legosigno.
    1. Maniero, kiel oni legas tekstoparton en manuskripto aŭ eldono: ĉi tie la papiruso liveras pli bonan legon.
      varianto.
  • *legado
    Ago de tiu, kiu legas daŭre aŭ kutime: de legado sen atento ne riĉiĝas la prudento (Z); ekzerco de legado (Z); post la legado de multaj leteroj (Z); eĉ dum la legado oni gustumas iom el la manĝoj (Z); [FIZIKO] rekta (per la nuda okulo), spegula (per reflekto sur spegulo) legado.
  • legadi
    Ofte, daŭre legi: la aventurojn de Julio Cezaro li legadis pli volonte (Z); li legadu en ĝi dum sia tuta vivo (X).
  • legaĵo
    Materialo por legado: tiu kolekto estas interesa legaĵo por la E-istoj.
  • legant (in)o
    Homo, kiu legas: la leganto komprenu! (N).
  • legebla
    Tia, ke ĝi povas esti legata: bele legebla letero; nelegebla noto.
  • legilo
    [KOMPUTIKO] Aparato por enkomputiligi datenojn: trukartolegilo; laserdisklegilo.
  • leginda
    Tia, ke ĝi indas la legadon.
  • legisto
    Homo, kies okupo estas laŭte legi al aliaj: legisto de blinda maljunulo (B); la legisto de la princino. [VIDU] lektoro.
  • antaŭlegi
    Legadi antaŭ publiko: antaŭlegu ĉi tiun instruon antaŭ la tuta Izrael (X); mi la versojn antaŭlegos al vi (Z).
  • mislegi
    Fari eraron en legado: li mislegis la trian vorton; 'Jehovo' estis mislego anstataŭ 'Javeo'.
  • nelegebla
    Tia, ke oni ne povas ĝin legi.
  • *nelegeble
    En nelegebla maniero.
  • nelegoscia
    Ne scianta legi.
    analfabeto.
  • relegi
    Denove legi: je mia aĝo oni plu ne legas, oni nur relegas; relegu viajn instrukciojn!
  • *tralegi
    Legi de la komenco ĝis la fino: lernolibron oni devas ne tralegi, sed tralerni (Z); mi tamen tralegos al la reĝo la surskribon (X); li tralegis sian lecionon kaj tuj ĝin sciis (Z).
  • fluglegi
    Legi ne kontinue, jen ĉi tie, jen tie.
  • laŭtlegi
    Legi sufiĉe laŭte, por ke aliaj aŭdu: li prenis la libron kaj laŭtlegis ĝin al la popolo (X).
  • mienleganto
    Persono, kiu kapablas diveni la sentojn laŭ la mieno.
  • novaĵlegilo
    [KOMPUTIKO] Programo por konsulti retnovaĵojn.
  • voĉlegi
    Elparoli voĉe, kion oni legas: li voĉlegas el stranga libro (Z); oni voĉlegis al li la plej seriozajn verkojn (Z); la komercisto voĉlegis el malnova kroniko (Z); li daŭrigis voĉlegadon de la mirinda historio (Z); la avino, kiu aŭdis la voĉlegadon de tio (Z).
  • tekstlegilo
    [KOMPUTIKO] Programo por enkomputiligi presitan aŭ manskribitan tekston per optika signorekono.
    bitigilo.

    legi


    Esprimoj

    Biblioteko prunta, konsulta, rondiranta, referenca.
    Enfermi sin en sia biblioteko.
    La ĝenerala malvigliĝo de la legemo dum somero.
    Legado de verko] de la grandaj pensistoj.
    Legi libron per unu spiro.
    Leginda libro.
    Mi legis vian leteron kun aparta intereso.
    Narkota legaĵo.
    Ne ofendu la orelojn de viaj junaj legantoj.
    Papilie tralegi libron.
    Provizi bibliotekon per binditaj libroj.
    Renkonti plaĉon ĉe la legantoj.
    Senti naŭzon ĉe la legado de firomano.
    Ŝi ofte transsaltis tutajn liniojn, la paĝojn de priskribo.

    Kelkaj kunmetaĵoj

    antaŭlegi, , ,legadi,legado,legant(in)o,legaĵo,legebla,legi,legilo,leginda,legisto,lego, , , , ,mislegi,nelegebla,nelegeble,nelegoscia, ,relegi, ,tralegi,

    Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto

    gramofono (disklegilo)
    inko
    inkunablo
    instituto
    kajero
    konferenco
    krajono
    kurso
    leciono
    lekcio
    lektoro (legisto)
    linio
    magnetofono (bendlegilo)
    magnetoskopo (bendelegilo)
    malneto
    marĝeno
    papero
    paĝosigno
    plumo
    prelego
    redakti
    rektoro
    seminario
    skrapgumo
    sorbilo
    studento
    tasko
    universitato

    Ankaŭ vidu:

    dokumento. lerni. letero. libro memori. pedagogio. poemo. retoriko. skribi. vero.

    Iel rilatitaj:

    aleksix alfabetx antaŭ deklamx dirx dokumentx fakx gramofonx gumx inkunablx inkx institutx interesx kajerx kapablx konferencx kopix krajonx kursx lecionx lekcix lektorx lernx leterx librx linix magnetofonx magnetoskopx marĝenx memorx netx paperx paĝx pedagogix plumx poemx prelegx redaktx rektorx retorikx seminarix signx skribx sorbx studentx taskx universitatx verkx verx vizaĝx ĝeneralx