telefono

telefon/o (1)


Aparato, konsistanta precipe el mikrofono, aŭdilo kaj komunikiga elektra fluo, kiu ebligas interparoladon je distanco: aŭtomata telefono, monera telefono (aparato, kiu ebligas telefoni nur tiam, kiam oni enmetas unu aŭ plurajn antaŭdifinitajn monerojn); morsa telefono (telefona aparato, destinita por surduloj kaj uzanta la morsan alfabeton); videotelefono (telefono, ekipita por la transsendo de sonoj kaj bildoj); esti ĉe la telefono (1 aparteni al telefonreto, 2 esti uzanta la telefonon). [MEDICINO] telefonlibro, telefonmarko, telefonnumero, telefonreto.
  • telefona
    Rilata al telefono: telefona lineo; telefona alvoko; telefona budo, centralo.
  • telefoni (tr)
    Transsendi per telefono, paroli per telefono: telefoni novaĵon (B); (abs) ne skribu, telefonu! halo!
  • telefonaĵo
    Informo, komunikita per telefono.
  • telefonio
    1. [TELEKOMUNIKOJ] Sistemo de transsendado de sonoj je distanco per elektraj kurentoj aŭ ondoj: konduktila, senfadena telefonio.
    1. Praktika organizo de tia sistemo: interurba telefonio.
  • telefonist (in)o
    Oficist(in)o de telefona stacio aŭ centralo.
  • diskotelefono
    Aparato kun turnebla disko, kiu ebligas kunmeti la telefonnumeron de la alvokato.
  • poŝtelefono
    Portebla telefono, kiu ne bezonas konduktilon.
  • radiotelefonio
    [TELEKOMUNIKOJ] Telefonio 1, uzanta elektromagnetajn ondojn.
  • strattelefono
    Telefono, je la dispono de la publiko sur strato.

    telefono


    Avizo pri la uzado de la telefono.Diski la : numeron 8.Esti ĉe la telefono.Giĉeto.Granddistanca lineo.Lia lineo estas subaŭskultata de la polico.Lo: Ha lo, S-ro ---?.Longdistanca telefonado.Mi malbone vin ricevas.Mi trakonektos al vi la direktoron.Mi tratranĉas la konekton, la telefonan komunikon.Respondi la telefonon.Sendi librojn kun pagoŝarĝo (La akceptanto pagas la valoron de lasendaĵo plus, eventuale, la sendokostojn).Signalo de okupiteco.Ŝnuri paketon.Telefona lineo, budo, centralo, alvoko.Telefonbudo.Telefonlibro.Telefonnumero.Vaka telefona cirkvito.

    Iel rilatitaj:

    adresx agx aŭdx elektrx interfonx leterx librx numerx okupx poŝx telegramx