revuo

revu/o (2)

  1. Kontrolo de armea unuo (kompanio, regimento kc) aŭ de parto de armeo, fare de superulo.
    parado.
  1. Artikolo, en kiu oni resume prezentas la ĉefajn okazintaĵojn en iu fako de la aktualeco: bibliografia revuo de la verkoj aperintaj en la lasta jardeko; revuo de la nova E-a literaturo; revuo de la revuoj (kolekto da kernaj eltiraĵoj, el diversaj revuoj aŭ gazetoj).
    kroniko, raporto, recenzo.
  1. Perioda, sufiĉe ampleksa presaĵo, speciale dediĉita al difinita fako: La Revuo (Z) (1906-1914); Scienca Revuo; tiu revuo ('Lingvo Internacia') havas ja sufiĉe da abonantoj (Z).
  1. Teatraĵo, en kiu la aktualaĵoj estas prezentataj en fantazia kaj ŝerca maniero, per scenoj ne tre ligitaj inter si: Montmartra revuo de ŝvarco 'Nek nek'.
  • revui (tr)
    Fari revuon 1 aŭ 2: tiam la reĝo eliris el Samario kaj revuis la tutan Izraelon (X); revui la ĉijarajn ekspoziciojn de pentroarto.

    revuo

    Aboni. Diskonigi sian opinion per la kanalo de la revuo. perioda. revuo : gazeto (ofte pli bele presita), aperanta unu fojon en kelkaj semajnoj, unu fojon en monato, unu fojon en tri monatoj.);

    aboni. gazeto. ĵurnalo. libro. spektaklo. teatro. vidi.



    Iel rilatitaj:

    abonx gazetx librx okazx semajnx spektaklx teatrx vidx ĵurnalx