vertikala

*vertikal/a

Orta al la ebeno de la horizonto: vertikala murego (Z); starigi foston vertikale.
  • vertikalo
    1. Linio vertikala.
    1. [KOMUNUZO] Kolumno: vertikalo de tabelo, de ŝaktabulo.
    1. [MATEMATIKO] Kolumno de matrico.
    1. [ASTRONOMIO] ĉefcirklo, trapasanta la zeniton.
    1. = vertikalilo: mi etendos super Jerusalem la mezurŝnuron kaj la vertikalon (X).
    1. [TIPOGRAFIO] Tipografia signo (l) kun la formo de vertikala streko.
      Askio.
  • vertikaleco
    Eco de io vertikala.
  • vertikalilo
    ŝnuro, ĉe kies fino pendas peza maso, kaj kiun oni uzas por kontroli la vertikalecon de trabo, fosto, muro kc.
    rektoŝnuro, nivelilo.

    vertikala


    Iel rilatitaj:

    altx apikx homx librx sternx