serio

*seri/o

  1. Aro da objektoj, aferoj, el kiuj ĉiu estas tiel same simila aŭ rilata al la antaŭa, kiel al la sekvanta: antaŭ ili staris granda serio da pafilegoj (Z); la verkado de tia gramatiko postulus grandan serion da jaroj (Z); eldoni grandan serion da libretoj E-aj (Z); li sendis al mi serion da fotografaĵoj (Z); mia tuta vivo prezentas nur unu konstantan kaj seninterrompan serion da diversaj bataloj (Z); el tiuj vortoj ĉiu povas jam fari al si grandan serion da aliaj (Z).
    ĉeno, vico, sinsekvo.
  1. ĉiu el la kolektoj de revuo, periodaĵo ks, aparte klasitaj pro ia ŝanĝo en la periodeco, formato, eldonejo k.a.: 'Literatura Mondo', unua, dua kaj tria serioj.
  1. [MATEMATIKO] Vico, kutime nefinia, de termoj a1 konsiderataj kune kun ties partaj sumoj sn = a0 +... + an: serio konverĝas, se la vico de ĝiaj partaj sumoj konverĝas. [VIDU] vico, konverĝi, diverĝi.
  1. [KEMIO] Aro de organikaj elementoj, kies molekuloj estas kombinitaj ĉirkaŭ unu sama radiko, aŭ kiuj havas komunajn ecojn: hidrokarbona, homologa serio.
  1. [SPORTO] [LUDOJ] Difinita nombro de partioj, diversa laŭ la ludoj (ekz. 6 en teniso).
  1. [GEOLOGIO] Kronostratigrafia unuo, ampleksanta plurajn etaĝojn, responda al la geokronologia unuo epoko.
  • seria
    1. Prezentanta serion: seria kolekto; seria fabrikado de elprovita prototipo; serie konektitaj akumulatoroj.
    1. [ELEKTRO] (pp elektra cirkvito) Tia, ke la diversaj komponantoj estas kunligitaj unu post la alia: en seria cirkvito ĉiuj elementoj estas trairataj de la sama kurento.
    1. [KOMPUTIKO] Rilata al datentranssendo, en kiu la bitoj de dateno estas sendataj unu post alia: seria interfaco, konekto.
      paralela.
  • potencoserio
    [MATEMATIKO] Serio, kies sumeroj konsistas el potencoj de la variabloj multiplikitaj per konstantoj. [VIDU] vico, konverĝi, diverĝi.

    serio


    entjera serio.formala potencoserio, formala serio.Paralela, seria konekto.potencoserio.seriero.seria.seriaĵo.serio de funkcioj, funkciserio.
    funkcio. matematiko.

    Iel rilatitaj:

    ciklx elektrx funkcix librx matematikx