veti

*vet/i (tr)

  1. Interkonsenti pri monsumo aŭ valoraĵo, ordinare ambaŭflanke egala, kiun la persono, kiu montriĝos malprava devos pagi al la alia: ĉu ni vetu? ili demandis (Z); veti je grandaj sumoj; la reĝo vetis kun li je ses berberaj ĉevaloj, ke Laerto en dekdu renkontiĝoj ne venkos pli ol tri fojojn (Z); mi vetas kun vi dek frankojn kontraŭ unu, ke morgaŭ pluvos (B).
  1. Riski sumon en ludo pri tia aŭ tia ludanto, ĉevalo, hundo, k.a. laŭ tia kondiĉo, ke, se la privetito venkos, la sumo estos pluroble repagita.
  • veto
    1. Tia interkonsento: gajni (Z), perdi (Z) la veton; ĉe tiu neegala veto mi venkos (Z); li venkis en la veto (B); per kio la veto? (Z).
    1. Vetaĵo.
  • vete
    1. Farante veton: vete ludi sian tutan riĉaĵon.
    1. Kvazaŭ farante veton: la hundoj vete provis atingi la kolbason.
  • vetaĵo
    La monsumo aŭ valoraĵo, per kiu oni vetas.
  • vetoficejo
    Vd ofici.
  • vetperisto
    Homo, kiu profesie ricevas, kolektas kaj pagas la vetojn de la vetkuroj.
  • priveti
    Riski monon super la eventuala venko de kunbatalanto, konkuranto ks: mi privetas la negran boksiston; en la tria kuro privetu 'Anĝelinan'!
  • RIM. 'vet' estas uzata pref-e, por esprimi konkuradon: vetarmado, vetkuri, vetremado ktp.

    veti


    Iel rilatitaj:

    bakaratx bukmekrx librx ludx