gotika

gotik/a (2)

  1. [ARKITEKTURO] Prezentanta la arkitekturan stilon, kiu el Francio disvastiĝis en Anglion, Germanion kaj N-Italion inter la 12a kaj 15a jc, kaj estis karakterizata de volboj, apogitaj sur ogivokrucigoj, kaj de pintarkaj fenestroj: gotika katedralo.
    romanika, klasika.
  1. [TIPOGRAFIO] (pp skribmaniero) Karakterizata de multangulaj literoj: gotika tiparo.
    frakturo, roma.
  • gotiko
    La stilo gotika.
  • flamgotika
    [ARKITEKTURO] Apartenanta al la epoko de tiu stilo, dum kiu la linioj iĝas pli kaj pli perpendiklaj kaj la anguloj pli akutaj.
  • frugotika
    [ARKITEKTURO] Apartenanta al la komenca epoko de tiu stilo.
  • radigotika
    [ARKITEKTURO] Apartenanta al la meza epoko de tiu stilo kaj karakterizata de radiaj elementoj.

    gotikx


    Iel rilatitaj:

    arkx artx barokx domx librx romanikx