listo

list/o (1)

Serio de nomoj de personoj aŭ aferoj, skribitaj unu sub alia kaj apartenantaj al unu sama klaso, kategorio ks: listo de kandidatoj, de varoj; genealogia listo (Z); mi forstrekis lin el la listo de miaj amikoj; nigra listo (de nedezirataj personoj, klientoj ks).
  • listi
    Fari liston el elementoj.
  • listigi
    Ordigi en liston.
  • dissendolisto
    1. Listo de adresoj, al kiuj oni dissendas cirkuleron.
    1. [KOMPUTIKO] Forumo en komputila reto, funkcianta tiel, ke mesaĝoj senditaj al iu centra adreso aŭtomate dissendiĝas al ĉiuj abonantoj.
      retnovaĵoj.
  • ligillisto
    [KOMPUTIKO] Datenstrukturo prezentanta liston per datenopoj, el kiuj ĉiu enhavas referencon al la sekva datenopo.
    ĉeno, vivo.
  • mankolisto
    Listo de la mankantaj elementoj de difinita aro (ekz. de poŝtmarkoj, serĉataj de filatelisto).
  • prezlisto
    Listo de la prezoj, difinitaj por la artikloj vendataj de firmo.
  • servolisto
    Listo de la oficiroj vokeblaj al militservo aŭ de la oficistoj, vicigitaj laŭ sia aĝo, servodaŭro kc.
  • valorlisto
    Listo de la valoroj, kies kurzoj estas kvotataj ĉe la borso.
  • vinlisto
    Listo de la vinoj, proponataj en restoracio.
  • vizitlisto
    Listo, sur kiu la studentoj devas subskribi sian nomon por atesti, ke ili vizitis la kurson.
  • enlistigi
    Enskribi en liston: enlistigi libron en katalogon, akciokompanion en la valorliston.

    listo

    REVO: [listo]detaligi.dissendolisto.elnomi.enumeracio.etato.inventaro.katalogo.laŭvica elnomado.listo.listo.litanio.menuo.nomenklaturo.programo.redetalado.resumado.serio.tabelo : aranĝo de informoj (ekzemple nombroj) laŭ vicoj horizontalaj(linioj) kaj vertikalaj (kolumnoj); aranĝo de listo tiel, ke oni facilepovas trovi ion (ekzemple: enhav-tabelo).terminolisto.vicego.
    ar. kolekti. libro. linio.



    Iel rilatitaj:

    -ar etatx kolektx librx linix mankx muzex vinx