rubriko

*rubrik/o

  1. En manuskriptoj, malnovaj libroj ks, titolo de ĉapitro, partaĵo ks, iam skribita aŭ presita ruĝe, kaj sciiganta pri la ĝenerala temo tie pritraktita.
  1. [KRISTANISMO] Ruĝe presita direktivo pri la gvido de la Diservo, en liturgia libro ks.
  1. [KOMUNUZO] Titolo en periodaĵo, indikanta la specon de temoj sube pritraktitaj: fari la teatran, filman, sportan, monduman rubrikon en gazeto; scienca rubriko de magazino; 'Nia afero': tiu ĉi rubriko enhavos la kurantan parton de nia afero, korespondojn, novaĵojn k.t.p. (Z).

rubrikx


Iel rilatitaj:

artikolx librx