ilustri

ilustr/i (tr)

  1. Ornami tekston per bildoj aŭ desegnaĵoj rilataj al ĝi: ilustri libron; ilustrita revuo.
  1. Ornami per bildoj: ilustrita poŝtkarto.
  1. (f) Klarigi ideon per komparoj aŭ ekzemploj: ilustri regulon per multaj ekzemploj; ilustri sian penson per metaforoj kaj figuroj.
  • ilustrado
    Ago de ilustranto.
  • ilustraĵo
    1. Desegnaĵo ilustranta.
    1. Klariganta ekzemplo: mi ĵus ricevis leteron, kiu prezentas bonan ilustraĵon al tio, kion mi supre diris (Z).
  • ilustristo
    Desegnisto, kiu ilustras.

    ilustrx


    Iel rilatitaj:

    apologx artx kiel librx