kopii

*kopi/i (tr)

  1. Reprodukti tekston je unu aŭ pluraj ekzempleroj, mane aŭ maŝine: kopii leteron, poemon, dokumenton, malnovan manuskripton.
    transskribi.
  1. Reprodukti belartan verkon: kopii pentraĵon, statuon.
    muldi.
  1. [FOTOGRAFIO] Fari pozitivan fotografian bildon, ĝenerale sur papero, de negativa bildo sur filmo, aŭ de diapozitivo. SIN. presi 3.
  1. (f) ĝuste imiti: kopii ies gestojn; kopii la voĉon de aktoro (Z); ĉion strangan kaj malbelan Kay povosciis kopii tre trafe (Z); kiel pentraĵo ĉio klare kopiiĝis en (la akvo) (Z).
  • kopio
    Ago kopii kaj precipe ties rezulto, t.e.
    1. ĝusta reprodukto de skribaĵo, pentraĵo ks: li transskribu al si kopion de ĉi tiu instruo en libron (X); tiu skribmaŝino povas liveri ĝis dek kopiojn; ofte oni trompas naivulojn, vendante kopiojn anstataŭ originaloj (B); kopilibro, kopirajto.
    1. [FOTOGRAFIO] Reprodukta bildo, ricevita per ia kliŝo.
      faksimilo.
    1. Ekzemplero de filmo.
    1. (f) Pli-malpli bona imitaĵo: tia traduko donus malĝustan kopion de la tradukita verko (Z); mallerta kopio de ĉefverko.
      plagiato.
  • kopia
    Rilata al kopio: kopia papero (= kopipapero).
  • kopie
    Pere de kopio: kopie multobligi cirkuleron; (f) ŝi estis kopie simila al la bela knabino (Z).
  • kopiado
    Agado de tiu, kiu kopias.
  • kopiisto
    Tiu, kies metio estas kopii: la monaĥoj fariĝis la kopiistoj de la antikvaj manuskriptoj; kopiisto de muzikaĵoj.
    skribisto.
  • miskopii
    Erari, kopiante.
  • rekopii
    Duafoje kopii.
  • trakopii
    Paŭsi.
  • fotokopii
    Kopii, utiligante specialan fotografilon.
  • fotokopiilo
    Aparato por fotokopii.
  • premkopii
    Kopii utiligante specialan premmaŝinon.
  • savkopio
    [KOMPUTIKO] Rezerva kopio de datenoj por protekti kontraŭ perdo de la originalo: ĉiam faru savkopion.
  • ŝtelkopii
    Kopii ion, ne ricevinte la permeson de la posedanto aŭ aŭtoro: ŝtelkopii parizajn altmodajn kreaĵojn.
  • telekopii
    Faksi.
  • telekopio
    Fakso.
  • telekopiilo
    Faksilo.

    kopii

    REVO: [kopii]


    arto bildo desegni dokumento falsi gazeto imiti komputi legi papero rajto ripeti savi spegulo telekomuniki

    Iel rilatitaj:

    arketipx artx arĥivx bildx desegnx dokumentx falsx gazetx imitx komputx legx librx multx paperx rajtx reproduktx ripetx savx spegulx telekomunikx