martiro

martir/o (1)

  1. Homo, kiu suferis torturojn aŭ morton pro sia kredo: mi vidis la virinon ebria de la sango [...] de la martiroj de Jesuo (N); la hebreaj martiroj sur la ŝtiparoj de la Inkvizicio. [VIDU] martirlibro.
  1. (f) Homo, kiu multe suferis pro idealo: la martiroj de la scienco, de la liberpensado.
  • martireco
    Stato de martiro.
  • martiriĝo
    Torturoj, morto, suferataj de martiro.
  • martirigi
    Fari iun martiro: Nerono martirigis multajn kristanojn; (f) martirigi hundon.

    martirx


    Iel rilatitaj:

    librx