serioza

*serioz/a

  1. (iu) Ne senpripense aganta, ne inklina al fantazio aŭ kapricoj: serioza aŭtoritata homo (Z); serioza junulino, politikisto; (analoge) lia vizaĝo havis sian ordinaran seriozan mildecon (Z); serioza meditado super komplikitaj punktoj de leĝoj (Z); tio postulas seriozan pripenson (Z).
    solida.
  1. (io) Postulanta aŭ inspiranta konsideron, grava: tio estas serioza demando, elpaŝo; serioza danĝero, akcidento; malsupre de la Rejna provinco, kie aperas majesto pli sovaĝa kaj serioza (Z); tio estis la serioza horo de vekiĝo kun teruro (Z); li estis jam serioze malsana (Z); serioze malsaniĝi (Z).
  1. (iu, io) Nek ironie, nek ŝerce parolanta aŭ dirita; sincera: vi ne povas esti serioza, proponante tian planon; neniu donis al mi ian seriozan klarigon de sia malamikeco kontraŭ la 'h' (Z); kaj vi tion diras serioze?-Tute serioze! (Z).
  • seriozaĵo
    Io serioza: miksi ŝercon kun seriozaĵo (Z).
  • seriozeco
    Eco de iu, io serioza: tamen baldaŭ seriozeco anstataŭis ĉe ŝi la momentan gajecon (Z); peni konservi sian seriozecon; tiuj forgesoj pruvas mankon de seriozeco; malĝoja seriozeco aperis sur lia frunto (Z); perforte deĵetante de si la seriozecon (Z); en liaj grandaj okuloj kuŝis tia alta seriozeco (Z); la alta seriozeco de konsekriteco al Dio (Z); kun la sankta seriozeco de la morto sur la pia vizaĝo (Z).
  • malserioza
    Frivola, ŝercema, bagatela: malserioza literaturo, filmo; trakti malserioze ian aferon (Z); la preskaŭ infana malseriozeco de liaj ridetoj (Z).

    serioza


    afekta.atenta.aŭstera.babili : paroli pri ne (tre) seriozaj aferoj.digna.diligente.Esti serioze malsana.flegma.grava.kvieta.malvarma.malvarmsanga.morrigida.multsignifa.nebagatela.nedistriĝema.nefantazia.nefrivola.nekaprica.neŝercema.Peni konservi sian seriozecon.petoli : fari ne bezonatajn, ne seriozajn, viglajn, amuzajn agojn (oftenepripensitajn).pompa.rigidafekta.serioza : sen rido aŭ ŝerco; ne por ridi aŭ ŝerci (ĉar temas pri iograva).severa.solena : farata serioze, laŭ specialaj reguloj (ĉar temas pri io grava,atentinda).solena.zorgi.
    atenta. karaktero. ridi. trankvila.

    Iel rilatitaj:

    arlekenx atentx gravx karakterx kvietx librx pensx ridx severx trankvilx