grafo¹

*graf/o¹

Persono havanta nobelan titolon, kiu rangas inter markizo kaj vicgrafo: Maksimiliano, grafo de Moor (Z); la letero de grafo Tolstoj (Z).
  • *grafa
    Rilata al grafo: lia grafa moŝto (Z).
  • grafeco
    Tia titolo aŭ rango.
  • grafujo, graflando
    Lando iam regata de grafo.
  • grafino
    Nobelino havanta tian titolon, herede aŭ edziniĝe.
  • burgografo, kastelgrafo
    En la Romgermana Imperio, nobelo posedanta fortikigitan urbon aŭ urbeton.
  • landgrafo (Z)
    En iama Germanio, suverena princo [VIDU] Palatino.
  • vicgrafo
    Persono havanta nobelan titolon, kiu rangas inter grafo kaj barono.
  • graf/o²
    1. [MATEMATIKO] (pp funkcio) La aro de ĉiuj paroj (x, f(x)) kun x en la argumentaro de la funkcio f.
      epigrafo.
    1. [MATEMATIKO] Aro de verticoj kaj eĝoj, kie la eĝoj ligas kelkajn verticojn al aliaj: la verticojn de ebena grafo oni povas kolorigi per kvar koloroj tiel, ke du najbaraj verticoj ne ricevas la saman koloron.

    grafx


    Iel rilatitaj:

    kastelx librx