determini

determin/i (tr) (2)

  1. Precize fiksi ion necertan, indikante la limojn, inter kiuj tiu io estas entenata: determini la sencon de iu vorto, la kaŭzon de iu akcidento, la distancon inter Luno k Tero, la specon de vegetaĵo (B), la motivojn de ago; determini la titron de acido, la entenon je kupro, la punkton de ŝipirado.
    klasifiki, lokalizi.
  1. [LINGVOSCIENCO] Malvastigi la sencamplekson de vorto, indikante ĝiajn rilatojn al aliaj vortoj aŭ al la aluditaj cirkonstancoj: la artikolo determinas la substantivon; verbo determinita de adverbo.
  • determino
    1. Ago de tiu, kiu determinas.
    1. Stato de tio, kio estas determinita.
  • determina
    Rilata al determino: determinaj mezuroj; determina adjektivo (esprimanta ne kvaliton, sed determinon, ekz. 'mia', 'tiu', 'kelkaj', 'ĉiuj' ktp.
    kvalifika).
  • determinanto
    1. [MATEMATIKO] Nombro asociita al kvadrata matrico k egala al la signuma volumeno de la paralelepipedo difinita de tiu ĉi.
    1. [LINGVOSCIENCO] Vorto aŭ sintagmo, kiu determinas alian vorton aŭ sintagmon.
  • determinismo
    [FILOZOFIO] Doktrino, laŭ kiu ĉio en la universo, eĉ la homaj voloj, estas la nepre necesa rezulto de antaŭaj kondiĉoj: la determinismo estas la bazo tiel same de budhismo, kiel de la eŭropa scienco.
    fatalismo.
  • deterministo
    Ano de determinismo.
  • nedeterminebla
    Ne ebliganta determinon: ia nova nedeterminebla ero de la materio.
  • nedeterminisma
    [KOMPUTIKO] Rilata al komputado, en kiu je iuj punktoj estas pluraj eblaj daŭrigoj, k oni supozas apartan mekanismon por elekti el ili: nedeterminisma algoritmo, komputado; elekti valoron nedeterminisme: nedeterminismo.
    respurado.

    determinx


    Iel rilatitaj:

    adjektivx la librx