kaso

*kas/o

  1. Monkesto: plena kaso ŝteliston altiras (Z); trovi la kason malplena. [VIDU] kaslibro, kasmono, kasregistrilo.
  1. ĉambro, oficejo, establo, kie mono estas gardata, ricevata aŭ pagata: ŝparkaso; kaso de socia asekuro.
  1. (f) Monrimedoj, monhavo: enporti en la kason de la societo (Z); kiu rompis la glason, ordigu la kason (Z); vivi de ŝparita kaso (Z); regna kaso, bona ĉaso (Z).
    buĝeto. [VIDU] poŝo, sako.
  • kasa
    Rilata al la kaso: kasaj zorgoj.
  • kasejo
    Kaso 2.
  • kaseto
    Persona monkesteto.
    ŝparmonujo.
  • kasisto
    1. Oficisto kiu en- kaj el-spezas monon en kasejo.
    1. Societano, kies tasko estas kolekti la kotizojn kaj prizorgi la monon.
  • enkasigi
    Ricevi monon, valorpaperojn ks, donante kvitancon, ricevateston.
  • pruntokaso
    Banka establo, kiu distribuas pruntojn al siaj klientoj, precipe industriistoj, komercistoj ks.
  • ŝparkaso
    Banka establo, eventuale ŝtata kaj kun sociala karaktero, servanta kiel deponejo por malgrandaj sumoj, kies interezoj estas kapitaligataj.

    kaso


    Iel rilatitaj:

    buĝetx librx pagx poŝx sakx