tajpi

tajp/i (tr) (8)


Skribi tekston per maŝino: tajpi korespondaĵon.
  • tajpado
    Ago de iu, kiu tajpas, kaj maniero, kiel io estas tajpata: la tajpado de tiu manuskripto postulos kvin monatojn; via tajpado estas tro hakata.
  • tajpaĵo
    Tio, kio estis tajpita: bele prezentita tajpaĵo.
  • tajpeca
    Kun la aspekto de tajpaĵo: tajpeca fasono, tiparo (karakterizata de egallarĝaj signoj kun grandaj serifoj).
  • tajpilo
    Aparato por tajpi: mekanika, elektra tajpilo; telegrafia tajpilo. SIN. skribmaŝino.
    klavaro. [VIDU] inkrubando.
  • tajpist (in)o
    Homo, kies metio estas tajpado.
    sekretario.
  • eltajpilo
    [KOMPUTIKO] Presilo uzata nur por teksto.
  • teletajpi
    Sendi per teletajpilo: teletajpi la kurzojn de borso.
  • teletajpilo
    1. Aparato, kiu skribas tekston laŭ telegrafia signalo.
    1. Simila aparato, ekipita ankaŭ per klavaro kaj antaŭe uzata por komunikado inter homoj aŭ inter homo kaj komputilo.
      telekso, terminalo.


    tajpi

    mistajpaĵo. skribi. skribmaŝino.
    letero. libro. maŝino. ofico. profesio.

    Iel rilatitaj:

    daktilografx leterx librx maŝinx oficx profesix skribx