intrigi

*intrig/i (ntr)

Ruze aranĝi kombinon por sukcesigi aŭ malsukcesigi aferon: intrigi por ricevi oficon, postenon; intrigi por certigi la elektiĝon de kandidato; intrigi por, kontraŭ ili.
insidi, kombini; [VIDU] kliko.
  • intrigo
    1. Ruza agado por sukcesigi aŭ faligi aferon: en politikaj aferoj pli ofte sukcesas intrigoj, ol meritoj; intrigoj kaj malicaĵoj estis forgesitaj (Z).
      artifiko, lertaĵo, ruzaĵo.
    1. Sinsekvo da implikaĵoj, kiuj formas la baton de teatra verko aŭ romano: simpla, malsimpla intrigo; rakonto, kiu tute ne havas misteran nodon de intrigo (Z); mi intencis impliki tiun historion en interplekton da intrigoj (Z).
      elnodiĝo.
    1. Sekreta amafero.
  • intriganto
    Tiu, kiu intrigas: mi scias, kiom da malĝojo faras al vi kelkaj intrigantoj, kiuj konstante krias (Z).
  • intrigema
    Inklina al intrigoj.
  • intrigulo
    Tiu, kiu kutime faras intrigojn, ruz-aranĝojn.

    intrigx


    Iel rilatitaj:

    artifikx librx puŝx teatrx ĉikanx