registri

*registr/i (tr)

  1. Fari metode kaj skribe elnombradon kompletan por eventuala referenco kaj uzado: la restaĵo de la arboj de lia arbaro estas malgrandnombra, kaj knabo povos ilin registri (Z); mi kunvenigis la estrojn kaj la popolon, por ilin registri (X); tio estas variaĵo, ĝi ne estas registrita en la sistemo (Z).
  1. Noti, en tiucela libro, faktojn aŭ dokumentojn laŭ difinita sistemo, por aŭtoritate aŭ oficiale atesti pri iliaj ekzisto kaj konsisto: registri la eniron kaj eliron de malliberuloj, la aktojn de notario, la korespondaĵojn; registrita letero (kiun la poŝtoficejo speciale prizorgas, kontraŭ kroma pago); registrita pakaĵo.
  1. (f) Skribe aŭ enmense noti, por rememorado: tiun jaron ni povis registri la kreadon de katedro de E. en la Kanaria Universitato; registru bone lian deklaron.
  1. Aŭtomate prezenti la variojn de fenomeno: registri voĉon per fonografo; registri muzikon per magnetofono; [METEOROLOGIO] registranta termometro; registri (skribi) datenojn; registri signalon.
    surbendigi.
  • registro
    Ago registri kaj ties rezulto, i.a.:
    1. Serio de la enskribitaj notoj, kiun komisiito faris laŭ difinita sistemo pri atestendaj faktoj aŭ aferoj: alfabeta registro de temoj (Z); registro de la dokumentoj ricevataj kaj sendataj (B); datordigita registro; prezenti plenan registron de la 150 neologismoj (Z); registro de la naskiĝoj, edziĝoj en komunuma oficejo; (analoge) [EKOLOGIO] vegetaĵara registro (listo, ĝenerale kun indikoj pri kovreco k.a., de la vegetaĵoj de limigita areo de biotopo).
      listo, inventaro, tabelo. [VIDU] registrolibro.
    1. [MUZIKO] La sonamplekso de instrumento aŭ voĉo rilate al ĝia tonalto: registro tenora, harpa; okfuta registro (ĉe orgeno); la registro de violono, de fluto.
    1. = dateningo.
  • registrado
    Agado de tiu, kiu registras: la registrado de la novaj abonantoj, de rekrutoj; registrado de la aktoj en registrejo; registrado de monenhava letero.
  • registraĵo
    Io registrita: konservi registraĵojn de ies voĉo, de la temperaturo.
  • registrejo
    Tiu sekcio de kancelario, de juĝejo, de granda entrepreno, kie oni registras aktojn.
  • registrigi
    Fari, ke iu, io estu registrita: registrigi sin sur la liston de la elektontoj; registrigi pakaĵon ĉe la stacidomo.
  • registrilo
    [TEKNIKOJ] Aparato, kiu aŭtomate registras la sinsekvajn valorojn de grando, kiun oni intencas mezuri aŭ ricevi, kaj eventuale regadas alian aparaton: registrilo de aŭtomata telefonsistemo, registrilo de aera malsekeco, kontraŭincendia registrilo de varmaltiĝo.
  • registristo
    Oficisto, ŝtata aŭ privata, komisiita por la registrado: tribunala, notaria, konta registristo.
  • enregistri
    Registri 1: enregistri militistojn (X); ili estis enregistritaj laŭ siaj vilaĝoj (X).
  • memregistra
    Aŭtomate registranta: memregistra barometro, aparato.
  • kasregistrilo
    [KOMERCO] Kalkulmaŝino, per kies klavaro oni adicias, registras kaj presas la spezojn, kaj kiu estas ordinare provizita per montirkesto, kiu elŝoviĝas ĉe frapo sur la klavo 'totaligo'.
  • sonregistrilo
    ĉiu aparato por registri sonojn.
  • sonbendregistrilo
    Magnetofono.
  • videoregistrilo
    ĉiu aparato por registri samtempe sonojn kaj moviĝantajn bildojn.
  • videobendregistrilo
    Magnetoskopo.

    registrx


    Iel rilatitaj:

    adresx aldx anemogramx aŭditorix buĝetx etatx librx voĉx