stilo
*stil/o
- Karakteriza persona maniero esprimi siajn pensojn: ili skribas senerare, sed per multepeza malagrabla stilo (Z); pro la bono de nia afero estas dezirinde, ke la E-istoj kiel eble plej imitadu mian stilon (Z); sendu al mi la tekston, por definitiva glatigo de la stilo (Z); brila ekzemplo de monumentskriba stilo.
- [BELETRO] Tuto de la ecoj, kiuj karakterizas belartan verkon de iu artisto aŭ belartan verkaron, apartenantan al iu epoko kaj popolo: stilo egipta, helena, romana, romanika, gotika, renesanca, klasika, baroka, rokoka, moderna; stilo araba, maŭra, persa ktp; modernaj domoj en kazerne karcera stilo; pentraĵo en la impresionista stilo; peco en la stilo de Mozarto, de Ludoviko la 14a; krei en granda stilo. [VIDU] stilfiguro.
- Maniero kalkuli la jarojn laŭ la diversaj kalendaroj: laŭ la tiama malnova stilo (Z) (Julia); nova stilo (Gregoria).
stila
Rilata al stilo: stila harmonio, krudeco; stila rafinaĵo; stilaj procedoj. stiligi
Fari, ke io havu ian stilon, konformigi al difinita stilo ofte per simpligo de la formoj naturaj: stiligita lilio. stilisto
Persono, kiu havas aŭ celas havi belan stilon. stilistiko (Z)
[BELETRO] Scienca studo de la stilprocedoj ĉe unu verkisto aŭ en unu lingvo. senstila
Triviala, banala. flamstilo
[ARKITEKTURO] Flamgotika stilo.
Iel rilatitaj:
antitezx
antonomazix
aposiopezx
atikx
aŭtorx
barokx
bodonix
bravurx
konstrux
librx
meblx
novx
romanikx