prunte

*prunt/e


Kun la kondiĉo de redono post pli-malpli difinita tempo: ne prenu prunte kaj ne prunte donu (Z); ĉu vi ne povas doni al mi prunte tricent rublojn? (Z); preni prunte mi povas (Z).
kredite.
  • *prunti (tr)
    1. Doni prunte: Mi petis ke ŝi pruntu al mi iom (Z); mi ofte pruntis al li legaĵon (Z); prunti al iu veston (Z), ĉambron (Z); dum la tuta semajno la malgranda Niko devis plugadi pro la granda Niko kaj pruntadi al li sian solan ĉevalon (Z).
    1. Preni prunte: la malriĉa knabo pruntis al si konfirmacian surtuton; vilaĝano kreditas, vilaĝestro pruntas (Z); li dentojn prunti ne bezonas (Z).
  • *prunto
    1. Ago de tiu, kiu pruntas: prunto amikon forpelas (Z).
    1. Mono, objekto pruntita: redoni (B), returni (Z) la prunton; vivi el pruntoj.
    1. [KOMPUTIKO] Negativa transigo dum subtraho.
    1. [LINGVOSCIENCO] Alpreno en iun lingvon de vorto aŭ sintagmo el alia lingvo, sub formo pli-mapli modifita.
      interfero, paŭso.
  • pruntedoni (tr)
    Prunti 1: ĉu vi ne havas iom da mono por pruntedoni al mi? (Z); mi ne pruntedonis procentege (X); pruntedoni kontraŭ garantiaĵo, por mallonga tempo; peti de iu pruntedonon (Z).
  • pruntpreni (tr)
    Prunti 2: kiu prunteprenas, tiu estas la sklavo de la pruntedoninto (X); vi pruntedonos al multaj popoloj, sed vi ne prunteprenos (X); pruntepreni kondukas al ruino de la mastraĵo (Z).
  • alprunti
    Doni prunte.
  • deprunti
    Preni prunte: deprunti monon, por kovri sian deficiton; (f) deprunti vorton de fremda lingvo.
    lombardi.
  • RIM. Post 'prunti' 2 kaj 'deprunti', ĉe pasivaj formoj, oni atentu, ke 'de' enkondukas la nomon de la aganto; tiu de la suferanto devas do esti enkondukita per 'el' aŭ 'el de': libro pruntita de lernanto el la klasa biblioteko; poemformo depruntita de Thomson el de Vigny.
  • deprunto
    [FINANCO] Aranĝo aŭ kontrakto, per kiu firmo aŭ administracio ricevas de la publiko monon kontraŭ difinita interezo: ŝtata, urba, komunuma deprunto; premia deprunto; lanci, konsenti, negoci, repagi deprunton.
  • garantipruntisto
    Tiu, kiu profesie pruntas monon kontraŭ garantiaĵoj.
  • libropruntejo
    Butiko, kie oni povas prunti librojn kontraŭ abonpago.


    banko : ŝtata aŭ privata entrepreno okupiĝanta pri financo (mon-aferoj) (pruntoj, ĉekoj, akcioj). biblioteko : librejo, libraro, kie oni povas legi aŭ prunti librojn. Biblioteko prunta, konsulta, rondiranta, referenca. Ĉu vi ne povas doni al mi prunte 300 ---ojn?. disponigi. krediti. Monon bezoni, prunti, elspezi, ricevi. Ne prenu prunte kaj ne prunte donu. obligacio : valorpapero, atesto pri prunto donita al entrepreno, donanta fiksan rentumon, kaj repagebla laŭ fiksaj kondiĉoj. pruntedoni. pruntepreni. prunto : dono por posta redono; prunti: doni (pruntedoni) aŭ preni (pruntepreni) kiel prunton. Redoni, returni la prunton. rentumo : kompenso, kalkulita en procentoj, pro pruntita mono (rent/um/o). Ŝtata deprunto amortizita en 20 jaroj.
    doni. mono. pagi. ricevi. ŝuldi.

    Iel rilatitaj:

    amortizx bankx bezonx bibliotekx donx librx lux monunux monx pagx ricevx spezx ŝuldx