krampo

*kramp/o

  1. [ARKITEKTURO] Fera kurba peco, kun unu aŭ pluraj pintoj, kiu, en ĉarpentaĵoj aŭ masonaĵoj, servas por kunigi aŭ forte fiksi: kunigi du trabojn per krampo (B).
    hoko.
  1. [KEMIO] [FIZIKO] Ordinara laboratoria ilo, servanta por fiksi balonon, kondensilon k.a. sur stativo, kaj konsistanta plejofte el stango kun du makzeloj, inter kiuj la objekto estas tenata.
  1. [LINGVOSCIENCO] [TIPOGRAFIO] Skriba kaj tipografia signo, montranta komencon kaj finon de ia grupo, speciale de parentezo: vi povas nur apud la diritaj vortoj skribi en krampoj ilian tradukon (Z); ni signas la fremdajn sonojn per literoj en krampoj (Z); rondaj (( )), angulaj (^ ), rektaj ( [] ), kunigaj krampoj ( [PALEONTOLOGIO] î); malferma, ferma krampo; ekkrampo, finkrampo.
    pliosigno.
  1. [BOTANIKO] Elkreskaĵo, per kies helpo rampaj aŭ grimpaj plantoj, algoj aŭ fungoj (inkl. likenojn) sin fiksas sur la substrato: krampoj de hedero estas adventivaj radikoj.
  • krampi (tr)
    1. Fiksi per krampoj: krampi ĉarpentaĵojn.
    1. (f) Forte alkroĉi: forpelita sur la ŝtonegojn, iometo da verdaĵo sin krampis al la malpli altaj lokoj (B).
  • interkrampe
    Metite inter krampoj.
  • ŝraŭbkrampo
    [TEKNIKOJ] Juntopremilo, uzata sur stablo por kunigo de grandaj elementoj.

    krampx


    Iel rilatitaj:

    kroĉx librx skribx