litero

*liter/o

  1. ĉiu el la formoj, kiujn povas alpreni grafemo: sur la abocolibro staras ĉiuj literoj grandaj kaj malgrandaj (Z) (majusklaj kaj minusklaj); supersignita litero (Z) (ĉapelita litero); kursivaj, grasaj interspacetitaj literoj; muta litero (ne prononcata). [VIDU] tipo.
  1. (f) Formulado per skribitaj vortoj: ligante sin ne per la litero de siaj dogmoj, sed nur per ilia komuna spirito (Z); la decido de la kongreso restos simple nur malviva litero (Z) (ne atingos efektivigon); li obstine tenis sin je la litero de la kontrakto. [VIDU] literfiguro.
  • litere
    ĝuste, kiel skribite: mi (ombro) litere ricevis karnon kaj ostojn (Z); mi simple kaj litere ofte ne havis eĉ kion manĝi (Z).
  • literumi (tr)
    1. Nomi unu post alia la literojn de vorto, teksto: kiel vi literumas vian nomon?
    1. (f) Pene kaj mallerte legi.
      silabi.
  • literumilo
    [KOMPUTIKO] Programo aŭ parto de programo por kontroli ortografion per vortlisto de la koncerna lingvo.
  • litera-cifera
    [KOMPUTIKO] (pp signaro, kodo aŭ datenoj) Estanta litero aŭ cifero, aŭ rilata al literoj aŭ ciferoj. [VIDU] ĉeno.
  • ĉeflitero
    1. Ornamita litero en komenco de ĉapitro, libro ks.
    1. Majusklo.
  • etlitero
    Litero, kiu ne estas ĉeflitero.
  • laŭlitera
    Sekvanta skrupule la literon: absoluta kaj laŭlitera reguleco (Z).
    laŭvorta.
  • ruĝlitera
    Presita per komenca (j) ruĝa(j) litero(j), por altiri la atenton de la leganto: ruĝlitera dato en la kalendaro; (f) en nia griza tago lumas minutoj ruĝliteraj (K).
  • transliteri (tr)
    Anstataŭigi la literojn de vorto de unu lingvo per la unuope respondaj literoj de alia lingvo, sendepende de ilia prononco en la koncerna vorto; ekz. la rusa vorto signifanta 'kies' estas transliterita per 'kotorogo', dum ĝia proks. fonetika transskribo estas 'katoravo'.

    litero


    Mi simple kaj litere, ofte, ne havas eĉ kion manĝi, per kio minvesti.
    akcento, cirkumflekso, ĉapelo, dekstra korno, maldekstra korno,duobla korno, tildo, cedilo, punkto, tremao.akrostiko.alfabeto.anagrqamo.artikulacio.cifero.ĉeflitero.diakritaĵo, duliteraĵo.duobla.etlitero.gotika.grasa: pri literoj: dike presitaj.hieroglifo.ideogramo.inicialo, komenca litero.karaktro.kojnoskribo.komposti : prepari tekston literon post litero por povi presi ĝin.korpo, vosto, ventro, skribostreko.kursivo.kvarliteraĵo.laŭlitere.Laŭ Ludoviko Zamenhof bongustas freŝa ĉeĥa manĝaĵo kun spicoj.laŭlitera.ligi.ligsigno.lingvo.literaturo.literumi.literumilo.logotipo.Majusklo.marko.Minusklo.monoramo.ornamlitero.Ortografii.Plurliteraĵo.presado.preslitero.siglo.signo.skribado.sono.supersigno, kunĉapela, ĉapelita, tegmentita.teksto.Tipo (preslitero).triliteraĵo.vokalo, konsonanto, dolĉa, forta, aspiracia, muta, silenta, labialo,guturala, dentala, nazalo, palatala, mola, sibla, ŝuŝa.
    fonetiko. gramatiko. libro. literaturo. signo. skribi.

    Iel rilatitaj:

    akronimx anagramx fonetikx gramatikx librx lingvx literaturx signx skribx verkx vostx